Zamenhof : Pri templo homarana

„Dogmo 11“ de la Deklaracio de Homarano (1906)

 

 

Kiam en mia urbo estos fondita templo homarana, mi devas kiel eble plej ofte vizitadi ghin, por

 

En la templo mi auskultados

 

Tiu chi templo devas

tiu chi templo devas

 

Tiel longe kiel en mia urbo ne ekzistas templo homarana, mi devas kiel eble plej ofte kunvenadi por komunaj interparoladoj kun aliaj homaranoj de mia urbo, kaj se tiaj ne ekzistas, mi devas komunikighadi letere kun homaranoj de aliaj urboj.

 

Originala rimarko de Zamenhof : Pri la dogmo 11, kiu krom la karaktero societa havas ankau karakteron teozofian, oni devas memori, ke ghi parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontrauparolas al la scienco, kaj ke ghi rilatas nur al la templo de la homaranoj, sed tute ne al privataj rondetoj de la homaranoj. Tiuj chi rondetoj havas karakteron ne religian, sed pure societan kaj servas por liberaj amikaj interparoladoj pri chiuj eblaj temoj, lau la deziro de la partoprenantoj, kaj de aliaj rondetoj ili distingighas nur per tio, ke en ili partoprenas homoj, kiuj havas neutrale-homajn, religiajn kaj naciajn principojn, kaj ke la interparolado en ili estas farata precipe en la lingvo neutrale-homa.