La parabolo pri la ringoj

 

Gotthold Ephraim Lessing

(1729-1781)

 

 

En temp’ nememorebla, viro vivis

en oriento; ringon altvaloran

de mano kara li posedis.- Shtono,

opal’ enestis centkolora, kiu

sekretan forton havis; ghi estigis

agrabla antau Di’ kaj homoj chiun

kun fido ghin portantan.- Ne mirige,

ke tial ghin la vir’ en oriento

neniam metis for kaj testamentis,

ke en la gento ghi eterne restu.

Do jene: li postlasis sian ringon

al plej amata inter siaj filoj

kaj testamentis: ankau tiu lasu

la ringon al la plej amata filo,

kaj tiu posta chiam estu kapo

kaj princ’ de famili’ nur pro la ringo,

ne lau legho de naskigho.

La ringo venis do - de fil’ al filo -

al patro, fine, de tri filoj, kiuj

egale chiuj estas obeemaj,

kaj kiujn chiujn tri li povis nur

egale ami… Kion fari?

Sekrete li artiston alvenigas

kaj mendas lau model’ de sia ringo

aliajn du, kaj ne shparigas monon

nek penon, por ke ili ja similu,

similu nepre al la unu.… Ghoje li

alvokas siajn filojn, chiun sola,

al chiu sola donas sian benon -

kaj ringon kaj formortas…

Tuj post la mort’ de l’ patro chiu filo

alvenas kun la ring’ kaj volas esti

la princ’ de l’ famili’. Esplor’, disputo,

plendado. Vane: ne montrebla estis

la ring’ malfalsa…

La filoj plendis, al jughisto jhuris,

ke chiu de la patro mem senpere

ricevis sian ringon - kiel vere! …

„Kaj“, la jughist’ daurigis: „Jen la solvo!

Chiu nun sen antaujugho pruvu

la amon sian sen influiteco!

Kaj chiu inter vi nun vetklopodu,

elmontri l’ forton de la shtono en

la ringo, helpu al la forto per

bonfaro, bonkoreco, pacemeco …“

 

Tradukis: Karl Minor (1891-1946)