Opaloj (etikaj
universalajhoj) de la
|
||
|
Unua Ringo (Judaismo) |
Dua Ringo
(Kristanismo) |
Tria
Ringo (Islamo) |
|
Rabeno Hilelo diris: „La
tuta esenco de nia religio estas la legho ‚agu kun aliaj tiel, kiel vi volas,
ke oni agu kun vi‘; chio alia estas nur komentarioj.“ (Talmudo,
Shabbat 31a) Kion vi ne deziras, ke
oni faru al vi, tion ankau ne faru al iu alia. (Tobio 4.16 [apokrifa]) Ne malamu vian fraton
en via koro; admonu vian proksimulon, por ke vi ne portu sur vi pekon pro
li. Ne faru venghon kaj ne portu koleron kontrau la filoj de via popolo; amu
vian proksimulon kiel vin mem; Mi estas la Eternulo. (Levidoj 19.17-18) Kiel indigheno el inter
vi estu por vi la fremdulo, kiu ekloghis che vi, kaj amu lin kiel vin mem, char fremduloj vi estis en la lando Egipta: Mi estas la Eternulo,
via Dio. (Levidoj 19.34) Respektu vian patron
kaj vian patrinon, por ke longe dauru via vivo sur la tero, kiun la
Eternulo, via Dio, donas al vi. Ne mortigu. Ne adultu. Ne shtelu. Ne parolu kontrau via proksimulo malveran ateston. (Eliro 20.13-17) Vidvinon kaj orfon ne
premu. (Eliro 22.22) Se vi pruntedonos monon
al iu el Mia popolo, al iu malrichulo apud vi, ne estu por li premanto, ne
metu sur lin procentojn. (Eliro 22.25) Ne disvastigu malveran
famon; ne kunigu vian manon kun malvirtulo, por esti atestanto de malbonago. Ankau malrichulon ne
favoru en lia jugha afero. Ne forklinu la rajton
de via malrichulo en lia jugha afero. De mensogajho malproksimighu,
kaj senkulpulon kaj virtulon ne mortigu; char Mi ne pravigos maljustulon.
Donacojn ne akceptu [en jugha afero]; char donacoj blindigas vidantojn kaj
malghustigas la aferojn de virtuloj. (Eliro 23.1, 3, 6-8) |
Chion ajn do, kion vi
deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankau faru al ili; char chi tio estas la
legho kaj la profetoj. (Sankta Mateo 7.12) Kaj jen unu viro,
veninte al li, diris: Majstro, kian bonon mi faru, por ke mi ricevu eternan
vivon? Li diris al li: Kial vi min demandas pri bono? Ekzistas
Unu, kiu estas bona; sed se vi deziras eniri en la vivon, observu la ordonojn.
Li diris al li: Kiujn? Kaj Jesuo diris: Ne mortigu; Ne
adultu; Ne shtelu; Ne parolu malveran ateston; Respektu vian patron kaj vian
patrinon; kaj: Amu vian proksimulon kiel vin mem. (Sankta Mateo 19.16-19) Sed la Fariseoj,
audinte, ke li silentigis la Sadukeojn, kune kolektighis. Kaj unu el ili,
leghisto, demandis lin, provante lin: Majstro, kiu estas la granda ordono en
la legho? Kaj li diris al li: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro
kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Chi tiu estas la granda kaj
unua ordono. Kaj dua estas simila al ghi: Amu vian proksimulon kiel vin
mem. De chi tiuj du ordonoj dependas la tuta legho kaj la profetoj. (Sankta Mateo 22.34-40) Ne adultu, Ne mortigu,
Ne shtelu, Ne deziru, kaj chiu alia ordono, estas resumitaj en la jena
parolo: Amu vian proksimulon kiel vin mem. Amo ne faras malbonon al proksimulo; amo do estas la plenumado
de la legho. (Romanoj 13.9-10) Se estos eble, restu
pacaj viaparte kun chiuj homoj. Ne venghu vin, sed cedu lokon al kolero. Ne venkighu de malbono,
sed venku malbonon per bono. (Romanoj
12.18, 21) Nenia diferencigo estas
inter judo kaj greko, char unu sama estas la Sinjoro de chiuj. (Romanoj 10.12) |
Raportis Anas: diris la
sendito de Dio: vere mi jhuras per Tiu, en kies mano estas mia animo: neniu
el vi estas vera kredanto, kiu ne deziras al sia frato la samon, kion li deziras
al si mem. (El la sunao [eksterkoranaj eldiroj de
Mahometo]) Via Sinjoro dekretis,
ke vi nur adoru Lin kaj ke vi estu ghentilaj al la gepatroj. Se unu el ili au
ambau atingas maljunan aghon che vi, ne diru al ili: „Fi“ kaj ne riprochu
ilin, sed parolu al ili respekteme kaj mallevu sur ilin la flugilon de la submetigho,
kaj diru: „Mia Sinjoro, havu kompaton al ili, kiel ili zorgis pri mi, kiam
mi estis etulo“. Ne mortigu viajn idojn
pro timo de la malricheco. Ni provizas por ili kaj por vi. Vere, mortigi ilin
estas granda peko. Ne alproksimighu al la adulto; tio vere estas hontindajho
kaj malbonega vojo. Ne mortigu la vivon, kiun Dio faris neneniiginda, krom el
ghusta kauzo. Se iu estas mortigita maljuste, Ni donis la rajton postuli
repagon, tamen li ne transpashu la limojn pri la mortigo, char li havas ja
helpon en la legho. Ne alproksimighu al la proprajhoj de la orfo, krom por
lia utilo, ghis li atingos la plenaghon, kaj plenumu la interkonsenton, char
pri la interkonsento vi devos responsi. (Korano
17.24-25, 32-36) Tiuj, kiuj ne atestas
falson … estos rekompencitaj per la plej alta rango en la paradizo. (Korano 25.72 kaj
25.76) Ne estu perforto je la
religio. (Korano
2.257) Arabo ne estas supera al
nearabo, nek nearabo supera al arabo; nigrulo ne estas supera al blankulo,
nek blankulo supera al nigrulo - escepte per pieco. (El la sunao [eksterkoranaj eldiroj de Mahometo]) Se Dio volus, Li estus
farinta vin unu popolo, tamen Li volas elprovi vin per tio, kion Li donis al
vi. Do konkuru reciproke pri la bonaj faroj. Al Dio estos la reveno de vi
chiuj. Li sciigos al vi tion, pri kio vi malkonsentis. (Korano 5.49) |