La celo de la internacia lingvo
Kontribuo
al la racia kompreno de la „interna ideo”
Helmuto Velger
„Ideoj“ en la hodiaua
neplatona, subjektivisma senco de la vorto trovighas en la pensado de la homo. „Ideon”
lau tiu senco lingvo kompreneble ne povas havi, char ghi ja ne estas pensanta
subjekto. Sed Zamenhof uzis la nocion „ideo“ ne en tiu malvasta, sed en pli
vasta, eventuale metafora senco, nome kiel sinonimon au metaforon por la idea celo de Esperanto. (Iomete tio
memorigas ankau la difinon de Descartes kaj Locke: la „esenco“ de afero, kiu
samtempe estas pensata kiel ties prabildo, modelbildo, al kiu ghi en la realo
nur neperfekte kongruas).
Komuna al diversaj formuladoj
de la "interna ideo” estas plurshtupa celsistemo: rekta celo estas, krei
neutralan lingvan fundamenton, ponton inter diverslingvanoj; nure malrekta kaj
supera celo estas la ghenerala interkomprenigho inter la popoloj; supera celo
de tia interkomprenigho finfine estas mondo, en kiu regas amo, vero kaj
justeco. Jen speco de kosmopolita humanismo, nekontesteble staranta en la
tradicio de europaj spirithistoriaj tendencoj. Foje Zamenhof opiniis la
internacian lingvon suficha kondicho por la efektivigo de tiuj superaj celoj,
poste li opiniis ghin nur necesa kaj fine - realisme - nur kunhelpa kondicho.
Kiom ajn granda au malgranda la kontribuo estos, kiun Esperanto povas doni al
la atingo de tiaj ambiciaj malrektaj superaj celoj, la rekta kaj praktika
signifo de la „interna ideo“ estas nur la celdifino de Esperanto kiel
pontolingvo, t.e. internacia lingvo
lau la Zamenhofa senco de la
vorto. Tio signifas, ke, kvankam la nocio "ideo” - certe ne neintence -
elvokas ideoasocion de la tuta filozofa fono, ghi praktike estas nur sinonimo
de la sobra nocio "celo”.
Sed kial "interna”?
Kiasence la celo povas esti "en” la afero? Nu, la funkcio kiel ponto estas
pli ol iu ekstera celdifino, dedicho; char ghi precize determinas la
konstruplanon, la profilon de la ecoj de Esperanto, kiel mi provis montri en
mia artikolo pri la „starigo, konkretigo kaj pezotaksado de planligvaj
kvalitkriterioj che Zamenhof“. Zamenhof metis la Unuan Libron, kiu ne hazarde
portas la titolon "internacia lingvo”, sub la moton: "Por ke lingvo
ighu mondlingvo, ne sufichas nomi ghin tia” (akcentado de Zamenhof mem). La
tuta Unua Libro ja temas pri la celservaj ecoj, kiujn devus havi tia lingvo.
La taugeco por certa celo, chi tie do estas planita strukturelemento, la difino
"internacia lingvo” materiighas kaj objektivighas kvazau interne de la
lingvostrukturo. "Interna Ideo” oni povus traduki tute sobre kaj
nemetafore kiel
"strukturimanenta celo”
Plie, ne nur la kvalito, la
ecprofilo de Esperanto, sed jam ghia tuta ekzistado esprimas kaj respegulas la
ideon de internacia lingvo, de pontolingvo. Ghi estas ghia tuta ekzistokialo. -
Se iu afero havas celkonforman strukturon, tiam ghi havas ankau
strukturkonforman celon.
Personaj celoj povas
distingighi de la destino de iu objekto au instrumento lau ghia konstruplano.
Oni ne konfuzu ambau aferojn. Ni prenu simplan ekzemplon: Kuirpoto estas
instrumento por pretigi manghajhojn; tio estas la en ghi materiighinta
destino, al tiu destino devas konformi ghia ecoprofilo. La personaj celoj de iu
uzanto povas konformi al tiu destino, al la "interna ideo” de la poto, sed
ili ankau povas malkonformi al tiu
ideo. Oni ja povas uzi la kuirpoton same kiel florvazon, kiel pispoton (fi!) au
kiel shirmkaskon. Oni povas per ghi bati najlon en la muron. Plej malbonokaze,
oni povas uzi ghin kiel armilon, por mortbati iun. Lau la vidpunkto de bona dommastrino
tiaj uzmanieroj estas destinomalkonformaj misuzoj, kaj apenau unu homo
kontrauus al shi.
Teorie ni povus konstrui
ekzemplon de ghisosta fizikisto, kiu diras: „Sensencajho! Celoj chiam plene
estas subjektivajhoj; ili ne ekzistas en la fizikaj fenomenoj. Mi ekzakte
esploris la poton, ech per rastroelektronmikroskopo, kaj mi trovis ech ne
spuron de iu destino en ghia interna strukturo.”
Jen li pravas. Sed poto ja ne
estas nur fenomeno de la fizika sfero, sed ankau de la sfero de homa agado, en
la "regno de la celoj”, kiel Kantio nomis tiun. Nur en tiu sfero la
destinoj ighas rekoneblaj, legeblaj el la afero mem. Sed analizo per
rastroelektronmikroskopo estas blinda je celoj; io analoga validas ankau por
gramatikaj strukturanalizoj. Krome oni memorigu chi tie eble pri grava
diferenco inter la bazaj sciencoj kaj la aplikitaj sciencoj: La unuaj lau
metode tute flankelasas chiujn celojn (krom la celo de la ekkono mem), dum la
lastaj estas difinitaj ghuste per celoj. Tiu, kiu alkutimighis al bazascienca
perspektivo, foje eble trovos malfacile, akcepti la chi tie konvenan
teknologian starpunkton de la aplikitaj sciencoj.
Resume oni povas diri: chu
Esperanto havas "internan ideon”, tio dependas de la difinoj de la nocioj
"Esperanto” kaj "ideo”:
• Chu "ideo” signifu nur
kogniciojn, au ankau la strukturdeterminan destinon kaj celon de instrumentoj?
• Chu "Esperanto” signifu
nur iun lingvon, lau la kutima lingvoscienca senco de la vorto, au lingvoforman
sociteknikan specialinstrumenton, strukture destinitan por transponti lingvomalsamecon,
t.e. internacian lingvon?
Tio estas afero de difino kaj
gusto, demando de la perspektivo. Tiel facile povas ekesti kverelado pri la „barbo
de l’imperiestro” (sencenca kverelo), char kompreneble tiuj, kiuj preferas
bazasciencajn prenskutimojn kaj/au al kiuj la sociteknika destino de Esperanto
estas suspekta, preferas tiajn difinojn, kiaj ignoras la sociteknikan
dimension, dum idealistoj kaj filantropoj sur la vojoj de Zamenhof preferas
difinojn, kiuj entenas tiun dimension. La kverelado pri la interneco de la
destino pro tio almenau parte estas ideologia kverelado, kiu kashas sin
malantau difinkverelado, maskita kiel sciencteoria debato. Tio estigas grandan
konfuzon.
Cetere, jam la nocio
„planlingvo” nerefuteble indikas la celitan strukturan celkonformecon de la
lingvo. Por kio oni planu, se ne por certa celo? „Sencela planado” estus
„contradictio in adjecto” (Latine por kontraudiro en si mem, ekz.: ronda
kvarangulo, viandvora vegetarano, ktp. Planlingvo estas ankau kaj antau chio
porcela lingvo. Speco de lingva porcela konstruajho. La nocio
„planlingvo” nerekte jam fontas je Zamenhof (rigardu „Esenco kaj estonteco de
la Ideo de Lingvo Internacia”). Kaj kiujn celojn havis la
lingvoplananto Zamenhof, pri tio ja vere ne eblas dubi.
Nun iom pri la demando de la
norma valideco de la „interna ideo”: Mi ne asertas, ke la tuta „interna ideo”
inkluzive la ambiciaj superaj celoj
estas ricevinta iun oficialan autoritaton por la Esperantistaro. Tion mi
asertas nur por parto de tiu ideo. Certa (iom malgranda) parto eksplicite
oficialighis, nome per la §2 de la Bulonja Deklaracio je la 9a de augusto 1905.
§2 difinas unue la nocion „esperantismo” kiel „peno pri la disvastigo de la
neutrale-homa lingvo”, plue la normo priskribas gravajn partocelojn de tiu
lingvo: Ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante
elpushi la ekzistantajn lingvojn naciajn,
• doni al la homoj de diversaj
nacioj la eblon komprenighadi inter si,
• servi kiel paciga lingvo de
publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri
la lingvo,
• servi por la publikigado de
tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por chiuj popoloj.
Tiuj ekzakte estas la rektaj
celoj, kiuj estas resumeblaj en la nocioj „internacia” au „pontolingvo”. Tamen
tiuj partoj de la „interna ideo”, kiuj ne eksplicite enkorpighis en la §2 - do
ghuste la grandaj superaj celoj -, rolas lau §2 frazo 2 kiel „privataj”: „chiu
alia ideo au espero … estos lia afero pure privata …“ La inversiga
konkludo, ke la antaue nomitaj celoj estas ghuste ne privataj, sed oficialaj,
estas normative nerefutebla. Tiu oficialigita parto el la homfratiga ideo
estas ne tiom ambicia, ke oni devus timi ghin.
Estas ech plia norma bazo por
la oficiala valideco de la objekta destino „pontolingvo”: je iom kashita loko,
nome en la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko, la nocio „internacia lingvo”
eksplicite estas uzata. Tiel ghi, lau sia tuta enhavo, partoprenas la
normativan validecon de la Fundamento. Kiel jam eksplikite, la nocio
„internacia lingvo“ ne estas nur nomo - Zamenhof ja metis la Unuan Libron sub
la moto: „Ne sufichas nomi lingvon internacia, por ke ghi estu tia” (akcentado
de Zamenhof mem). Tio signifas, ke „internacia lingvo” estas funkciopriskribo,
kiu povas esti pravigita nur per funkcikonformaj ecoj. Kaj ekzakte pri tiuj
ecoj ja temas la tuta Unua Libro, tiel ke estas tute sendube, pri kio celas la
nocio „internacia lingvo”.
§5 de la Deklaracio fiksas:
„Esperantisto estas nomata chiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon
Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ghin uzas.“ Tio ne argumentas kontrau
objektointerna destino; mi atentigas pri la kuirpota ekzemplo kaj la diferencigo
inter personaj kaj objektaj celoj.
Sed kion praktike signifas la
oficialigo de la pontofunkcio de Esperanto, se chiu Esperantisto lau §5 de la
Bulanja Deklaracio same oficiale rajtas uzi ghin al lavole,
ech kontraudestine? Chu do ne temas pri senfunkcia normo? Tute ne, char la
normo postulas chiukaze, ke Esperanto lau ghia interna strukturo (oni denove
pensu pri la kuirpota ekzemplo) chiam restu konforma al ghia objekta destino,
kiel interkompreniga ponto inter diverslingvanoj. Surbaze de tiu normo la
profilo de postulataj ecoj de Esperanto, kiun mi provis priskribi, estas
aktuale deviga; ghi devas determini la plievoluon de vortaro kaj stilo. Tiu
normo estas deviga por devigas la Akademio, ech por chiu unuopa Esperantisto. La interna ideo, oficialigita en §2 de la
Bulonja Deklaracio, do estas grava norma bazo de la preskriba Esperantologio,
la plej baza gvidlinio de la konstanta lingvoplanado.