Zamenhof:
Projekto de fundamentaj principoj
por la neutrale-homa religio (1914)
(Privata
propono nedeviga por la homaranismo)
1. Per la nomo
„Dio“ mi nomas tiun plej altan, por mi ne kompreneblan Forton, kiu regas la
mondon materian kaj moralan; sed la esencon de tiu Forto mi havas la rajton
prezenti al mi tiel, kiel diktas al mi mia prudento kaj koro. Neniam mi devas
malami, ofendi, premi au moki iun pro tio, ke lia kredo pri Dio estas alia, ol
mia.
2. Mi konscias, ke
la veraj ordonoj de Dio kushas en la koro de chiu homo sub la formo de
konscienco, kaj ke la chefa, por chiuj homoj deviga, principo de tiuj ordonoj
estas: agu kun aliuloj tiel, kiel vi volus, ke aliuloj agu kun vi; chion
alian en la religio mi rigardas nur kiel komentariojn, kiujn miksite kun
fantaziaj legendoj donis al ni diversgentaj grandaj instruintoj de la homaro,
au kiel morojn, kiuj estas enkondukitaj de homoj, por enporti en la vivon difinitan programon,
kaj kies plenumado au neplenumado dependas de mia deziro.
3. Char la vocho
de la konscienco estas bone audebla nur tiam, kiam oni ghin ekzercas, tial mi
konscias, ke estas dezirinde, ke en mia loghloko ekzistu templo neutralista,
kien chiuj dezirantoj sen ia devigo povus periode kunveni, por tie ekzerci
sian konsciencon, klarigi al si diversajn ghiajn dubojn, eduki la koron kaj
konsciencon de siaj infanoj, solenigi la plej gravajn momentojn de sia vivo
kaj serchi konsolon por sia koro, se io ghin turmentas.
4. Konsciante, ke
nenio tiel forte kaj senfine-herede
dividas la homojn, kiel la malsameco de la gente-religiaj moroj,
kaj ke unuigi la
homojn, kiuj deziras unighon, povas ne senprograma forjheto de tiuj moroj,
sed nur
anstatauigo de la moroj gentaj au disputeble doktrinaj per oficiale akceptitaj
kaj heredeblaj moroj neutralaj,
mi devas aparteni
al la religio neutralista tute oficiale kaj plenforme,
kaj akcepti por mi
tiujn neutrale-homajn etikajn regulojn, nedevigajn morojn kaj festojn, kalendaron
kaj komunumajn aranghojn, kiujn per komuna interkonsento starigis por si la
neutralistoj el chiuj gentoj kaj landoj;
se la leghoj de
mia lando ne permesas al mi alighi oficiale al la religio neutralista, mi povas
resti alskribita al tiu religio, en kiu mi naskighis, sed mi devas aldoni al
ghia nomo la vorton „neutralista“, por montri, kiaj estas miaj personaj
konvinkoj.
5. Mi konscias, ke la religio neniam
devas esti ligata kun genta aparteco au kun egoiste-gentaj idealoj, kaj ke
templo, dedichita al Dio, devas kiom eble enhavi en si nenion, kio donus al ghi
ian speciale gentan karakteron.