Zamenhof:

Pregho sub la verda standardo

 


Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,

Fortego, la mondon reganta,

Al Vi, granda fonto de l’ amo kaj vero

kaj fonto de vivo konstanta,

Al Vi, kiun chiuj malsame prezentas,

Sed chiuj egale en koro Vin sentas,

Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reghas,

Hodiau ni preghas.

 

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,

Kun dogmoj de blinda fervoro:

Silentas nun chiu disput’ religia

Kaj regas nun kredo de koro.

Kun ghi, kiu estas che chiuj egala,

Kun ghi, la plej vera, sen trudo batala,

Ni staras nun, loj de l’ tuta homaro

Che Via altaro.

 

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,

Sed ghi sin dividis batale;

Popolo popolon atakas kruele,

Frat’ fraton atakas shakale.

Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,

Auskultu la vochon de l’ pregho sincera,

Redonu la pacon al la infanaro

De l’ granda homaro!


Ni jhuris labori, ni jhuris batali,

por reunuigi l’ homaron.

Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,

Sed lasu nin venki la baron;

Donacu Vi benon al nia laboro,

Donacu Vi forton al nia fervoro,

Ke chiam ni kontrau atakoj sovaghaj

Nin tenu kuraghaj.

 

La verdan standardon tre alte ni tenos;

Ghi signas la bonon kaj belon.

La Forto mistera de l’ mondo nin benos,

Kaj nian antingos ni celon.

Ni inter popoloj la murojn detruos,

Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos

Kaj falos por chiam, kaj amo kaj vero

Ekregos sur tero.

 

Kunighu la fratoj, plektighu la manoj,

Antauen kun pacaj armiloj!

Kristanoj, hebreoj au mahometanoj

Ni chiuj de Di’ estas loj.

Ni chiam memoru pri bon’ de l’ homaro,

Kaj malgrau malhelpoj, sen halto kaj staro

Al frata la celo ni iru obstine

Antauen, senfine!