Materialoj por la
kosmopolita humanismo (homaranismo)
homaranismo hodiau
· marburga manifesto
· universala deklaracio pri homaj rajtoj
· deklaracio pri homaranismo 1913 ·
la espero ·
pregho sub la verda standardo

© Info-Servo
r.a. kaj Homarana Asocio, Marburg 1987
Disvastigo kaj
represo de tiu chi komputora versio kun fontindiko permesita!
antauparolo
Chu vi konas tiun problemon, kiun la socia
psikologio nomas la „dilemon de malliberuloj“ („prisoner’s dilemma“)? Jen: Du
personoj, suspektataj pro la sama krimo, estas arestitaj pro esploro. Ili
trovighas en malsamaj cheloj kaj ne havas la eblecon por interparoli. Al ambau
la jughisto sciigis: Se iu el la du konfesos la krimon kaj la alia ne, tiam la
konfesinto estos libera, dum la alia estos aparte severe punita. Se ambau
konfesas, tiam ambau ricevos mezgradan punon. Kion ili faru nun?
La
dilemo ilustras la avantaghojn kaj malavantaghojn de kunagado kaj konkurado[GN1]. Ghi montras situacion, en kiu nepre
valoras kunagi, sed en kiu la partioj ne povas sufiche konfidi unu al la alia.
La malkonfido bazighas ne sur stulteco au malbonvolemo, sed ghi havas realajn
strukturajn kauzojn, kiujn ignori estus danghera naiveco.
Vi certe rimarkas, ke la „dilemo de la
malliberuloj“ strukture similas al la internacia dilemo rilate la malarmadon.
Ghi komprenigas, kial interkonsento kaj kontraktoj pri malarmado tendencas
fiaski – des pli, ju pli dangheraj kaj efikaj estas la armiloj koncernataj. Tio
dolore klarigas, ke estas tute ne sukcespromese, batali rekte kontrau la nukleaj armiloj – spite al ties ekstrema
danghereco. Antaue oni devas forigi la kialojn de la internacia malkonfido, do
plenumi la – ja aprobindan! – bezonon je nacia sekureco, per nemilitaj rimedoj.
La nobelpremiito C.H. Townes tute pravis dirante: „Ne la malarmado kondukos al
la paco, sed la paco kondukos al la malarmado!“.
Ne malmultaj el ni pacifistoj provas
kvazau forsugestii[GN2] la
malkonfidon, sed tio ne daure sukcesas, char, kiel dirite, la malkonfido havas
realajn strukturajn kauzojn kaj ne estas kauzita de stulteco au malbonvolemo.
Forigi la kialojn de la internacia
malkonfido, tio signifas antau chio, eliri el la dilemo, do shanghi la
dilemecan strukturon de la internaciaj rilatoj. Solvo interne de la dilemeca
strukturo dubindas. Eliro el ghi estas „solvo de la dua ordo“, lau la
terminologio de Watzlawick. Lau la ghisnunaj historiaj spertoj – vd. ankau
chapitron 3.2. de „Homaranismo hodiau“ – ekzistas nur unu sukcespromesa
strategio por shanghi tiun konstante malkonfidigan strukturon: Nome la komuna
submetigho sub komunajn devigajn regulojn kaj potenchavajn instituciojn de
sekurigado kaj konfliktsolvado. Ghuste tio jam nun garantias la internan pacon de chiuj ekzistantaj kaj
funkciantaj shtatoj kaj federacioj de shtatoj. Por ke la tuta homaro ghuu tian
pacon – kial ne chiuj shtatoj iom post iom konsistigu unu tutmondan shtaton –
kompreneble ne unuforman, sed buntan kaj federaciecan? Certe tio ne eblas
preter au kontrau la shtatoj, kiuj ja devus fordoni parton de sia suvereneco,
sed nur kune kun ili, kaj grandparte fare de ili. La vojo povas, sed ne nepre
devas konduki tra la unuighintaj Nacioj (UN).
Unue oni devas
estigi taugan intelektan, spiritan klimaton por tio. Tiukoncerne la antauparolo
de la konstitucio de UNESKO tute prave konstatas: „Since wars begin in the
minds of men it is in the minds of men that the defense of peace must be
constructed.“ („Char militoj komencighas en la mensoj de la homoj, tial
la defendoj de la paco devas esti konstruataj en la mensoj de la homoj.“)
La kosmopolita humanismo de la
Esperanto-movado, kies tradicia Zamenhofa nomo estas „homaranismo“, estas konscia
kaj sistema penado helpi estigi chi tian intelektan, spiritan klimaton; estigi
kaj disvastigi la necesajn scion kaj volon por atingi universalan pacon kaj
homfratighon. Pli konkrete
tio hodiau signifas i.a.:
-
Ghenerale konsciigi la dilemon de la internaciaj rilatoj
kaj la eblecon de „solvo de la dua ordo“ per estigo de efikaj tutmondaj konfliktsolvaj organoj.
-
krei kaj/au kolekti, kaj disponigi la necesajn kaj
dezirindajn „fako-“sciojn kaj spertojn,
-
chiam kaj chie praktiki laj disvastigi metodojn kaj
modelojn de paca konfliktsolvado, de paca kunvivado.
Jen la temaro de tiu chi broshuro.
Eble ni klarigu, ke
la „Deklaracio pri Homaranismo“, publikigita de Zamenhof en 1913, havas nenian
oficialan kaj devigan karakteron por la hodiaua homaranismo. Sed kiel plej
matura versio de la chi-koncernaj Zamenhofaj deklaracioj ghi ankorau hodiau
estas tre grava. En ghi pli gravas ghia spirito ol unuopaj punktoj eble
disputindaj kaj jam ofte disputataj (ekz. la demando pri la landnomoj kaj la
teozofiaj principoj). Vivas la kosmopolita humanismo, kiu naskis Esperanton,
kaj al kies servo Esperanto estas destinita de D-ro Esperanto.
La humaneca
internaciismo, kiun formulis Ivo Lapenna, estas ne nur iu parenca idearo, sed
speciala formo de la homaranismo – formo aparte emfazanta la homajn rajtojn kaj
vaste uzanta juristajn pensomodelojn kaj argumentadostrategiojn, eksplicite kaj
implicite. (Chi-loke ni prenas la okazon por danki al Ivo Lapenna, ke li afable
permesis al ni uzi lian bonegan tradukon de la Universala Deklaracio de Homaj
Rajtoj.)
La sennaciismo de
Lanti estas idearo almenau parte homaranisma, char ghi estas provo kvazau
amalgami la proletaran internaciismon kun la esperantista supernaciismo; ilin
la sennaciismo radikaligas per la penado forigi chiujn spurojn de nacieco.
Estas sufiche klare, kiurilate la sennaciismo konformas al la homaranismo, kaj
kiurilate ne.
Finfine mi deziras
danki al chiuj, kiuj kunhelpis pretigi tiun chi broshuron, precipe al Gunter Neue,
kiu tajpis la manuskripton.
Marburg, februaro 1987
Helmut Welger
Ni jhuris
labori,
ni jhuris
batali,
por
reunuigi
l’
homaron.
(El la
„Pregho
sub la verda
standardo”)
1. La celo de la
Homaranismo; chefaj konfliktokampoj
La celo de la
homaranismo estas, lau la vortoj de ghia iniciatinto Zamenhof, ke „la homoj iam
kunfandighas en unu neutrale-homan popolon“.
Por atingi tiun chi
celon, estas necese, koni en suficha grado tion, kio hodiau malhelpas tiun
unuecon de la homaro. Do, en tiu kadro interesas ne nepre la kauzoj de la
estigho de la malunueco, de la malpaco de la homaro, sed la kauzoj de ilia
pludauro, kaj la kondichoj por forigi ilin.
Zamenhof opiniis,
provinte dechifri la situacion en sia lando je la komencigho de la 20-a
jarcento, ke la chefaj kauzoj de la malpaco inter la homoj estas la
-
genta,
-
lingva, kaj
-
religia
egoismoj au – kiel Zamenhof ne malofte
skribis – shovinismoj, kaj ke la genta shovinismo lastinstance estas nur sekvo
de la lingva kaj religia shovinismoj. Tial li, tute konsekvence, chefe
okupighis pri la lingva kaj religia kampoj.
El nia hodiaua vidpunkto ni povas dubi,
chu oni povas tute limigi sin al la diritaj klasike Zamenhofaj konfliktokampoj.
Por entute povi atingi sian finan celon, nome la „neutrale homan popolon“, la
unuigitan kaj pacan homaron, oni supozeble devas konsideri ankau aliajn gravajn
konfliktokampojn, parte sendependajn de la supre menciitaj; por ekzemplo:
konfliktojn interne de la homo mem, ekonomiajn, ekologiajn, ideologiajn
konfliktojn, k.t.p. Kaj nenio malhelpas nin, etendi la homaranismajn klopodojn
ankau sur tiujn chi kampojn.
2. Chefaj trajtoj de la homaranismo
La esenco de la homaranismo ne kushas
en la elekto de iuj specialaj konfliktokampoj, sed en ghia ghenerala penso- kaj
agomaniero. Ghia plej karakteriza trajto estas supozeble ghia metodo por solvi
konfliktojn – nome, serchi kaj krei ian fundamenton „neutrale homan“ kaj poste
ne nur teoriumadi pri ghi, sed apliki ghin; ofte en federacieca maniero. Tiajn
samajn tendencojn ni trovas jam en
Esperanto, kiu ja estas tipe homaranisma kreitajho.
2.1. Identigho kun la homaro
Unue okazas shanghigho de la starpunkto,
for de la identigo kun la partikularaj konfliktantaj interesoj, al la identigo
kun la intereso de la tuta homaro.
Tio signifas, ke en la menciitaj
konfliktokampoj neutrala starpunkto estas
alprenata. Sed tiu chi neutrala starpunkto estas ne nur negative determinita
kiel neidentigho kun unu el la konfliktantaj partioj, sed ankau pozitive, nome
kiel identigho kun la komuna intereso de la tuta homaro. Do, la starpunkto
estas ne nur „neutrala“, sed, lau la Zamenhofa lingvouzo, ankau „homa“. Tial
Zamenhof emas uzi la vortkunmetajhon „neutrale-homa“.
Tiu chi najbareco de la nocioj enkadre
de la homaranisma pensaro kauzas, ke en Esperanto la vorto „neutrala“, ech se
ghi staras sola, havas iomete la aromon de „homa“; kaj inverse.
2.2. Konsciigo de la komune-homa,
efektivigado de komune-homaj valoroj jam ekzistantaj
La homa, la komune-homa, ne estas io
abstrakta por la homaranismo, sed la tuto de la estantaj naturaj kaj kulturaj
komunajhoj au universalajhoj de la homaro; char kiel nura abstraktajho la homa
ne ebligus vivan kaj stabilan identigon. Chiu homarano do devus dedichi grandan
scivolemon al tiu temo – tio estas ero de la homarana mentalitato – kaj esti
bone informita pri ghi.
La estantaj universalajhoj estas i.a.:
a. Antropologiaj
universalajhoj, apartenantaj al la „naturo“ de la homo, kiuj eble estas
kashitaj kaj distorditaj de civilizaciaj influoj, au kiuj estas malkonfesataj.
b. Historie
ekestintaj kaj kreskintaj universalajhoj, kiuj estas akceptataj de la plej
multaj homoj, almenau en la „progresintaj“ landoj; temas chi tie kaj pri faktaj
kaj pri normaj universalajhoj, por ekzemplo:
- La ideo pri
humaneco, ampleksante justecon kaj ties elementojn libereco (autonomio),
egaleco (izonomio), frateco (solidareco).
- La homaj
rajtoj de la UN-Deklaracio de la 10-a de decembro 1948 (grandparte la rajtoj de
la individua autonomio).
- La Ora
Regulo („Agu kun aliuloj tiel, kiel vi dezirus, ke ili agu kun vi.“)
- La
internacia vortprovizo, kiun mencias la 15-a regulo de la fundamenta Gramatiko
de Esperanto.
- K.t.p.
c. Virtualaj
kulturaj universalajhoj. Kiel tiajn ni difinas la ghisnunajn rezultojn de la
homaranismaj konfliktsolvaj klopodoj, kondiche ke ili
- koncernas
antaue nesolvitan konflikton, kiu malhelpas la unuecon de la homaro,
- estas
akceptitaj de la granda plimulto de la konsciaj homaranoj, kaj
- ne estas
anstatauigitaj de la granda plimulto de la homaro (ne nur de la konsciaj
homaranoj) per aliaj konfliktsovoj; en tiu lasta kazo temus pri konfliktsolvoj
lau litero b. chi supre, kiuj estas devigaj por chiuj konsciaj homaranoj.
Ke la konsiaj homaranoj rigardas siajn
konfliktsolvojn ne nur kiel internajn de la homaranistaro, sed kiel „virtualajn
kulturajn universalajhojn“ de la tuta homaro, tio sekvas el ilia memidentigo
kun la interesoj de la tuta homaro. Siajn konfliktsolvojn ili ellabora ne
nur por sia propra utilo, sed kiel pioniran kaj avangardan modelon – launecese
plibonigeblan – por la tuta homaro; ekz. Esperanton.
Chiujn valorojn kaj normojn
komune-homajn la homaranoj penas efektivigi, konstante konsiderante che tio la
faktajn antropologiajn komunajhojn. Zamenhof skribis: „Vi diras, ke pri tiu chi
ideo jam antau ni paroladis chiam la veraj religiuloj, la humanistoj, la
framasonoj k.t.p. ... Jes, sed la diferenco inter ili kaj ni estas tio, ke ili parolas kaj revas pri la frateco de la homaro kaj ni celas ghin praktike efektivigi; chiu vera religiulo,
humanisto au framasono, kiu el la anaro de la parolantoj kaj revantoj transiras
al la anaro de la efektivigantoj, farighas per tio ‘homarano’.“
2.3. Ellaborado kaj efektivigade de
novaj konfliktsolvoj
Ne chiukampe jam ekzistas taugaj
konfliktsolvoj. Tie la konsciaj homaranoj devas klopodi trovi akcepteblajn kaj
konsenteblajn konfliktsolvojn, kaj modele vivi lau ili kaj disvastigi ilin.
Por raciigi kaj sciencigi la
konfliktsolvan procezon, oni povas utiligi kaj iomete adapti la problemsolvajn
modelojn evoluigitajn de la psikologio (D’Zurilla kaj Goldfried, Watzlawick,
Mahoney k.a.). Ankau la ekonomio konas similajn modelojn. Lau la problemsolvaj
modeloj oni povas distingi jenajn kvin shtupojn
(1) Ghenerala
orientigho au sinteno
(2) Difino kaj
formulado de la problemo au de la konflikto; serchado de superaj celoj
(3) Kreado de
alternativoj
(4) Prijughado
kaj decido
(5) Efektivigado
(farado, elprovado, efektiveckontrolo)
Ni prilumu nun iomete pli detale la
unuopajn shtupojn.
2.3.1. Shtupo 1: Ghenerala orientigho
au sinteno
Chi tie
temas pri la penso- kaj sentomaniero, kiu favoras la konfliktsolvadon, t.e. pri
la „homarana mentalitato“ (mentalitato estas ne nur pensomaniero, sed ankau
sento- kaj perceptomaniero). Jen kelkaj dezirindaj eroj de tiu mentalitato:
a. Akceptado de
konfliktsituacioj kiel esencan parton de la homa vivo, kaj akceptado de la
ebleco, efike kaj senperforte solvi ilin; toleremo; skeptikeco kontrau t.n.
„absolutaj“ veroj. La „absolutan“ veron ni ne povas ekkoni, kaj ech se ni jam
scius ghin, ni ne povus esti certaj, ke ghi estas tia. (Tion bone klarigis la
evoluisma ekkonteorio de K. Lorenz, Vollmer, Wuketits k.a.)
b.
Sensiveco
kontrau konfliktoj, kapableco percepti konfliktojn.
c. Preteco al
konduto kontrolata, gvidata de reguloj, al konduto pripensata en konfliktsituacioj.
Nek tro haste nek tute ne reagi (haltu kaj pensu!).
d. Identigho
kun la tuta homaro, ech solidareco kun chiuj vivestajhoj (vd. par. 2.1.).
e. Preteco ne
nur revi, sed praktike kaj modele efektivigi (vd. par. 2.2.).
2.3.2. Shtupo 2: Difino kaj formulado
de la problemo au de la konflikto; serchado de superaj celoj
Sur tiu chi shtupo oni devas
anstatauigi la konfliktantajn subcelojn per nekonfliktantaj, kiuj same bone
konformas al la komunaj superaj celoj. Chi tie ankorau ne temas pri prijughado
au decido, sed nur pri kiel eble plej kreiva disponigo de kiel eble plej multaj
alternativoj, pri kiuj oni decidu sur la sekvanta shtupo. Por ekzemplo, la
metodo de „brainstorming“ (sovagha ideokreado) povas bone taugi por tio.
Ofte la solvo estos, konforme al la
idearo de la homaranismo, ia federaciigo de la konfliktokampo. Do, la
„neutralaj alternativoj“ ne nepre plene anstatauu la konfliktantajn poziciojn,
sed ili ekzistu krom kaj paralele kun ili – „ne deshirante la
homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia lingvo, nek de lia
religianaro“ -, ne subpremante, sed relativigante ilin, farighante „dua
lingvo“, „dua popolo“, ghenerale dirite, „neutrala fundamento“, „ponto“, k.t.p.
Per tio, federacia sistemo de popoloj, religioj, lingvoj k.c. estos estigata;
sistemo garantianta samtempe unuecon kaj variecon.
Iusence tiu chi chiukampa federaciismo estas la kvintesenco de la
homaranismo.[GN3]
Ni ne kashu la fakton, ke Zamenhof imagis,
ke tiu „federacia“ stato estos nur transira, kvankam eble longedaura. Sed
ekzistas bonaj, ankau sciencaj argumentoj, deziri tiun kunplektighon de unueco
kaj varieco kiel definitivan: Harmonion, ne unuformecon! La hodiaua homaranismo
devas klare konscii, ke unuformeco estas kaj socie kaj biologie-evolucie
danghera kaj malavantagha; kaj ke ioma bunteco kaj varieco de la kulturoj kaj
vivmanieroj nepre necesas. – Anstatau „harmonio“ ni chi tie povus diri „paco“.
2.3.4. Shtupo 4: Prijughado kaj
decido
2.3.4.1. Prijughado
Chi tie oni devas konsideri kaj faktojn
kaj normojn.
-
Antaukondichoj de la efektivigo (spertoj, kapabloj,
sintenoj k.t.p.)[GN4]
-
Konkretaj demandoj de la efektivigo (kiu faru kion, kiam
kie, kiel?).
-
Prijughado de rimedoj kaj kostoj por chiu el la partioj.
-
Prijughado de la efikeco rilate la celon.
Konsiderendaj normoj ekzemple estas:
-
Konformeco al la ghenerale validaj kaj superaj
homaranismaj celoj kaj valoroj; ekz. al la „Fundamento de Homaranismo“; malakceptado
de perfortaj solvoj; Ora Regulo; internacia juro, homaj rajtoj; humaneco.
-
Konformeco al la nacia juro.
-
Konformeco al la ceteraj esencaj celoj kaj valoroj de la
partioj.
Normkolizioj[GN5] eblas, kaj
devas esti solvitaj per la kutimaj juristaj kaj moralfilozofiaj metodoj.
Kiam lau la
prijughado iu konfliktsolvo estas praktike netauga au kontraunorma, oni
malakceptu ghin. Eventuale oni reiru al shtupo 3.
2.3.4.2. Decido
La plej taugan el la
ellaboritaj solvoj oni elektu por realigi ghin. Tiu decido devus
havi formon de interkonsento, au de chiuj konfliktantoj, au de iliaj komisiitoj
au reprezentantoj.
2.3.5. Shtupo 5:
Efektivigado (farado, elprovado, efikeckontrolo)
La elektita
konflikt- au problemsolvo nun devas esti efektivigata. Che tio oni elprovu, chu
vere la solvo montrighas tauga kaj efika. Se ne, oni ree eniru la problemsolvan
procezon por plibonigi la solvon au serchi novan.
2.3.5.1.
Subproblemoj sur shtupo 5
La efektivigado de
la homaranismaj problem- kaj konfliktsolvoj renkontas specifajn malfacilajhojn
(subproblemojn), kaj interne de la homaranisma movado kaj ekstere de ghi.
2.3.5.1.1. Unua
subproblemo: Internaj malfacilajhoj de efektivigado
„Tuthomaraj“ problem-
kaj konfliktsolvoj ghenerale staras sub la neesprimita atendo je perfekteco.
Por ekzemplo, tuthomara lingvo estu ideala, perfekta lingvo; tuthomara shtato
estu ideala, perfekta shtato, k.t.p. Sed perfekteco ofte ne estas atingebla; ne
nur, char neperfekteco estas karakteriza eco de chio homa, sed char
konfliktsolvoj parte devas esti kompromisaj. Kial? Ili devas plenumi postulojn
kaj celojn parte kontraudirajn unuj al la aliaj. Plena atingado de celo estas
perfekteco, kaj jam pro tio nenia kompromisa konfliktsolvo povas esti
chiurilate perfekta. Che kompromisoj, pliproksimigho al unu celo ja povas
rezultigi malproksimighon disde alia. Por ekzemplo, che la lingvo Esperanto
ekzistas tia kontraudiro inter la celoj mallongeco kaj precizeco.
Krome, ofte ne chiuj
eroj de solvo estas dedukteblaj el la bazaj postuloj kaj celoj; ofte tiuj
lastaj difinas nur kadron, kiu estu
pli-malpli arbitre plenigita. Arbitreco, ech se neevitebla, samsignifas partan
nepravigeblon neeviteblan. Do tiuj arbitraj eroj povus esti anstatauigitaj per
aliaj, sed ankau tiuj aliaj estus neeviteble parte arbitraj kaj nepravigeblaj.
Bedaurinde la troa,
senlima atendo je perfekteco opiniigas multajn homojn, ke neutrale-homa lingvo,
institucio k.t.p. komplete konformu al chiuj iliaj personaj valoroj, preferoj,
gustoj. Chiun nekonformecon, ech malgravan, ili perceptas kiel forigendan
neperfektecon.
Chi tio chiam denove
povas endagherigi la interkonsentojn jam atingitajn kaj kondukas al senchesa
debato pri shanghoj kaj plibonigoj, ne laste fare de nove bakitaj movadanoj,
kiuj ankorau ne bone konas la treegan kompleksecon de la problemaro kaj la
principan neatingeblecon de perfekteco che tiaj aferoj.
Pro tio jam ekde la
komenco de la Esperanto-movado kaj de la homaranisma movado oni provis ‑
kaj ne tute sen sukceso ‑ fortikigi la stabilecon de la interkonsentoj
per diversaj rimedoj, ekzemple per daura emfazado de ties netushebleco, per
starigo de organizajhoj kun interkonsentitaj formalaj procedoj por eventualaj
tamen necesaj kaj dezirindaj shanghoj, por tiel bridi kaj kanaligi la detruajn,
sovaghajn energiojn de shanghemo kaj plibonigemo, kaj transformi ilin en
utilajn progresigilojn.
Por ekzemplo, la
valideco de la Esperanto-gramatiko estis fortikigita de la Fundamento de
Esperanto kaj de la Bulonja Deklaracio. La Fundamento klare kaj insiste admonas
pri la principo de netushebleco. Per la Fundamento la esperantistaro per si mem, do, antau kaj paralele kun
UEA kaj aliaj esperantistaj organizajhoj, farighis ia organizajho: Vidu la
detalan priskribon de la prilingvaj decidoorganoj kaj iliaj decidrajtoj en la
Fundamento de Esperanto! Estis aparte ruza shakmovo de Zamenhof, nerimarkate
transformi la esperantistaron en ian organizajhon, ghuste en la epoko, kiam la
esperantistoj ankorau ne deziris formale organizighi ‑ per gramatika
verko, kiu enhavis, sub la kashnomo „Antauparolo“, organizajhan konstitucion!
Kaj ghis hodiau la plejmulto de la esperantistoj ne konscias pri tiu fakto ‑
sed tio ne gravas, char la funkciado de la Zamenhofa lingvo-organizajho ne
dependas de tiu konscio; sufichas sekvi la normojn de la „Antauparolo“.
En la deklaracioj
pri homaranismo Zamenhof esprimis la netusheblecon per la vorto „dogmo“.
Kompreneble tiu vorto trafis kelkajn liberpensulajn kaj intelektulajn tabuojn
kaj antipatiojn. Estus estinte pli bone, por ekzemplo, uzi la vorton
„artikolo“, por tiel esprimi la necesan netusheblecon per termino sonanta
malpli religie au “katolike”, sed pli juriste. La terminon „dogmo“ inspiris al
Zamenhof supozeble la parte religia, teozofia temaro de la deklaracioj.
Plian rimedon por
fortikigi la stabilecon sugestas la „Pregho sub la verda standardo“ ‑
lauintence ne nur poemo, sed ankau ia kredo kaj regularo ‑: nome la
jhuron[1].
Pro chio chi tio
estu forte rekomendata al chiu movadano:
-
Sinretenemo kaj pripensemo koncerne postulojn je
perfekteco;
-
disciplino koncerne la
jam faritajn interkonsentojn: „Pacta sunt servanda“ ‑ „kontraktoj devas
esti observataj“.
Ghenerale, oni
apliku, kaj grupe kaj individue, taugajn metodojn de psika ekzercado kaj
stabiligado.
2.3.5.1.2. Dua subproblemo: Eksteraj
malfacilajhoj de efektivigado
La homaranoj ne kontentighas per tio,
rigardi siajn interkonsentojn kiel nur internajn. Male, ili rigardas ilin ja kiel
„virtualajn kulturajn universalajhojn“ de la tuta homaro. El tio sekvas forta
instigo disvastigi la homaranisman idearon; oni povus diri, instigo al ia
„misio“.
Ke ghenerale ne estas la celo de tiu
„misio“, forigi aliajn ideosistemojn, sed male, fari pontojn inter ili kaj
kunigi ilin al federacia sistemo, tion devas montri ankau la manieroj de tiu
„misio“: Ili ja estu energiaj kaj entuziasmaj, sed ne rigidaj kaj atakemaj. Ili
estu toleraj kaj elastaj.
La „misio“ utiligu la spertojn kaj
instruojn de religiaj komunumoj, de la retoriko, de la psikologio pri
opinishanghado, de la merkatumado (marketing), k.t.p.
Chiu homarano ne nur konu bone la
homaranismon, sed li lernu konvinki aliajn homojn pri ghia utileco (chefe ja ne
temas pri vero, sed pri utileco!). Estus utile, aranghadi specialajn kursojn ankau pri tio. Krome
dirite, unu el la plej bonaj metodoj por konvinki homojn estas, farighi mem
alloga, en bona senco infekta modelo de la propagandata vivmaniero.
Krome oni uzu la metodojn de reklamo
kaj de publika konatigado kaj simpatiigado („public relations“). La laste
menciita ampleksas ‑ kiel oni povas legi en libroj pri merkatumado ‑
krom, unue, la kutimaj skribaj aktivadoj, due aranghojn, ekz. gazetarajn konferencojn, intervjuojn, partoprenojn
en sportaj ludoj, prelegojn antau diversaj celgrupoj, kunlaboradon en
laborgrupoj kaj organizajhoj, filmprezentadojn, ekspoziciojn. Trie ghi
ampleksas prizorgadon, ekz.
donacojn, fondajhojn, premiojn, patronadojn, invitojn, k.t.p.
2.4. Kelkaj gheneralaj postrimarkoj
pri la konfliktsolva modelo
2.4.1. Hierarkia kombinado de
problem- kaj konfliktsolvaj procezoj
Eble multaj legantoj jam rimarkis, ke
sur chiu shtupo de la konflikt- kaj problemsolva procezo povas trovighi
subproblemoj. Ankau por la subproblemoj oni povas apliki la problemsolvan
modelon. Tiel la modelo helpas tre klare konsciigi la ghustajn sinsekvon kaj
hierarkion de la problemsolvaj shtupoj.
2.4.2. Aplikado de sciencaj metodoj
kaj ekkonoj
Krome tiu strukturado de la problemaro
helpas fari ghustaloke la ghustajn, precizajn demandojn, kaj tio ebligas efikan
utiligadon de sciencaj ekkonoj. Supozeble vi jam povas imagi, kiuj sciencoj sur
kiuj shtupoj povus esti helpsciencoj de la homaranismo.
Per tio la homaranismo, almenau parte,
mem farighas ia scienco: Nome teknologio pri konfliktsolvado, pri la konstruado
de spiritaj pontoj.
2.4.3. Konfliktsolva modelo kaj konstrua etiko
Ni
menciu, ke la „Konstruktive Ethik“ („konstrua etiko“, vd. P. Lorenzen:
Normative Logic and Ethics, Mannheim 1969) rigardas kiel situacie kaj kulture
nevariajn – do kvazau komune-homajn – regulojn, kiuj ebligas la starigon de
komune proveblaj kaj akcepteblaj agoproponoj cele al racia konfliktsolvo,
1
la serchadon de komunaj superceloj, kaj
2
la anstatauigon
de konfliktantaj subceloj per ne konfliktantaj.
Ghuste
chi tio okazas sur la shtupoj 2, 3 kaj 4 de la problem- kaj konfliksolva
modelo. Tial la homaranismo povas propriigi al si ankau la argumentojn de la
konstrua etiko.
2.4.4. Aplikebleco de la konfliktsolva modelo por grupaj kaj
intrapsikaj konfliktoj
Eble
ne estas superflue mencii, ke la konfliktsolva modelo post eta adaptigho
aplikeblas ne nur por konfliktoj koncernantaj la tutan homaron, sed ankau por
konfliktoj interne de familioj, societoj, ja ech interne de personoj. Aparte
lertaj variantoj de ghi estas certaj psikologiaj terapioteknikoj de la Familia
Terapio, de la Milton-Erickson-a hipnoterapio kaj de la Neurolingvistika
Programado.
3. Sub la lupeo: kelkaj detaloj
3.1. Lingva homaranismo: Esperanto -
la domo de la kosmopolita spirito
Lau Elmar Holenstein (E. Holenstein, Menschliches Selbstverständnis. Ichbewußtsein - Intersubjektive Verantwortung - Interkulturelle Verständigung. Frankfurt am Main 1985) ideala internacia lingvo devus havi jenajn ecojn:
1. Neutralecon,
2. kunligitecon
kun grava kulturo,
3. simplan
strukturon
4. richecon je
esprimoj.
Holenstein
rimarkas, ke eco 2 iel kontraudiras al eco 1; tiel ke eblas nur ia kompromiso. La
kontraudiron mildigas la fakto, ke origine nacia lingvo per daura internacia
uzateco pli kaj pli neutralighas. Krome Holenstein opinias, ke al planlingvo
kiel Esperanto mankas la eco 2, la kunligiteco kun grava kulturo.
Ni povas akcepti la liston de la ecoj
de ideala internacia lingvo; tamen ni ne tute samopinias rilate la konsiderojn
pri la neutraligho de nacia lingvo kaj pri la mankanta kunligiteco de Esperanto
kun grava kulturo.
Ja oni devas koncedi, ke kiam nacia
lingvo fakte funkcias kiel
internacia lingvo, tiam ghi pli kaj pli neutralighas ‑ sed tre malrapide
kaj nur parte kaj certagrade. Ghi neutalighas des malpli, ju pli granda estas
la kultura, politika, civilizacia pezo de la origina parolantaro de tiu
internacia lingvo.
La greka koiné
(simpligita formo de la greka lingvo) estis kaj restis la lingvo de la
helenismo, same kiel la latina estis kaj restis la lingvo de la romia imperio
kaj ties postsekvantoj. Sendube la intergenta funkciado de tiuj lingvoj sufiche
neneutrale favoris la grekan kaj romian kulturojn.
La funkciadon de la angla lingvo kiel
internacia lingvo favoras la kulturon de la anglalingvaj popoloj, do ghi helpas
estigi ian tutmondan „anglismon“ au „usonismon“, kiel oni povus diri analoge al
„helenismo“. Chi tie mi ne volas kritiki tian kulturan hegemonion, sed nur
konstati la tendencon.
Chiukaze ankau la „anglismo“ au
„usonismo“ restas sufiche neneutrala. Ghi ne estas „universalismo“,
„kosmopolitismo“, „homaranismo“.
Universala lingvo ne estu kunligata kun
- kiel ajn sukcesa ‑ nacia kulturo, sed konsekvence kun la universalaj,
kosmopolitaj kaj universaligindaj eroj, kiujn enhavas chiu au preskau chiu
kulturo. Ni konsciigu al ni, ke eksplicite kosmopolitaj indeoj troveblas kiel
tavolo en chiu kulturo. Vd. ekz. la vortojn de la japana Sakum Shozan, cititajn
de Holenstein:
Kiam mi estis
20-jaragha, mi sciis, ke la homoj en provinco estas interligitaj;
kiam mi
estis 30-jaragha, mi sciis, ke la homoj en nacio estas interligitaj;
kiam mi
estis 40-jaragha, mi sciis, ke la homoj en mondo de kvin kontinentoj estas
interligitaj.
Tiuj chi tavoloj de universalaj,
kosmopolitaj kaj universaligindaj eroj de la plej diversaj kulturoj ‑ ili
konsistigu la enhavon de vere tuthomara kulturo. La grava kulturo, kun kiu la
neutrale-homa lingvo estu kunligita, do jam ekzistas, sed ghi ne estas iu el la
partikularaj kulturoj; ghi estas la unuigho de la universalaj kosmopolitaj kaj
universaligindaj eroj de chiuj kulturoj. Lingvo, kiu neniam estis lingvo de
partikulara kulturo, sed kiu estis kreita el la spirito de la kosmopolitismo
mem, estus la plej tauga medio de tiu kulturo: Esperanto. Ni enkonduku la
diritajn kulturajn erojn en tiun medion, kiu iel estas ilia vera kaj propra.
Tiel pli kaj pli efektivighas en Esperanto ankau la supre menciita eco 2 de
ideala internacia lingvo, nome la kunligiteco kun grava kulturo ‑ kaj
tute sen kontraudiro al eco 1, la neutraleco.
Modifante vorton de la germana filozofo
Heidegger, oni povus diri, ke Esperanto estas la domo de la kosmopolita
spirito. Tiu spirito ja ne nepre bezonas propran domon, ghi povas loghi en
luprenita loghejo, ech en hotelo. Sed propra domo donas al ghi la eblecon tute
libere evolui, vivi lau sia propra stilo, aranghi chion lau la propraj bezonoj,
kaj atingi sian maksimuman forton.
3.2. Optimismo koncerne la
atingeblecon de la universala paco
Unu metodo por forigi la dangheron de milito chiam en la
historio sukcesis: Nome la
submetigho de ghistiame potencialaj militopartioj sub devigajn komunajn
regulojn kaj instituciojn de paca konfliktsolvado. Se ne konsideri la mitan
staton de la milito de chiuj kontrau chiuj, la historia vojo kondukis tra
triboj, tribaroj, shtatoj, ghis konfederacioj kaj paktosistemoj. Sed tiu
pacigho estis nur interna; al
ekstere tiuj organizajhoj plue restis potencialaj militopartioj.
Tiamaniere la nombro de la potencialaj
militopartioj konstante malkreskis, sed ilia grandeco kaj potenco, iliaj
sciencaj kaj teknikaj eblecoj por produkti armilojn konstante kreskis. Pro tio
militoj farighis chiam pli grandaj, dangheraj kaj teruraj.
Tiel la malkresko de la nombro de
potencialaj militopartioj proksimigis nun la dangheron de chioneniiga
mondmilito.
Sed ju malpli granda estas la nombro de
potencialaj militopartioj, des pli proksima estas la ebleco, submeti chiujn restintajn
potencialajn militopartiojn sub komunajn regulojn kaj instituciojn de paca
konfliktsolvado: Proksimighis nun la ebleco de la mondpaco.
Unu sama historia tendenco do
alkondukas samtempe la eblecojn de mondmilito kaj mondpaco. Kiel Hölderlin diras:
Kie estas dangher’,
Tie kreskas ankau la savo.
Spite al la danghero do ni povas esti
optimismaj pri la universala paco. Se ni estas optimismaj, ni povas pli
energie kaj pli efike labori por la paco. Tiel la optimismo
ech pravigas sin mem.
Ni konsciu, ke armiloj estas nur
instrumentoj; estas la homo, kiu produktas kaj uzas ilin. Tial pacedukado estas
ech pli grava kaj urgha ol malarmado; tial estas pli grave kaj urghe, evoluigi
kaj chiam kaj chie praktiki kaj disvastigi metodojn kaj modelojn de paca konfliktsolvado,
pacan mentalitaton. Unu el la plej efikaj servoj por la paco, kiujn unuopulo
povas fari, eble estas: Enprofundighi en la homaranismon, praktiki ghin kaj
disvastigi ghin.
3.3. Ekologia homaranismo:
vivestajharanismo (bioaranismo)
En la lastaj jardekoj la homoj
ekkomprenis, ke ekzistas interdependeco inter chiuj vivestajhoj de nia planedo,
kaj ke la vivo de la homo ofte ne bone konformas al la ekologiaj necesoj. Tial
la homaranismo nepre inkludu solidarecon ne nur kun chiuj homoj, sed kun chiuj
vivestajhoj. Do, la homaranismo mem rigardu sin nur kiel elementon de ia
vivestajharanismo (eble la vorto bioaranismo sonas pli bele; ghi signifas la
samon).
Artikolo 15 de la Fundamento de
Homaranismo tekstas: „Chiu vivu konforme al la ekologiaj necesoj.“ Kiel iomete konkretigi tiun normon? La ok
biocibernetikaj[GN6] principoj, kiujn formulis Vester (F.
Vester, Neuland des Denkens, München 1980, p. 81 kaj sekvaj), estas tauga
kvintesenco de ekologia etiko de la homaranismo, se oni transformas ilin, el
konstatoj pri naturaj procezoj, en normojn por chiuj strukturoj, funkcioj kaj
organizajhoj faritaj de homoj. Tiam el la ok principoj farighas unu ghenerala
normo kaj sep plikonkretigaj specialaj normoj. Jen do la normoj de
ekologia etiko:
I. Ghenerala
normo:
Chiuj
strukturoj, funkcioj, organizajhoj, faritaj de la homo devas akordi kun la
biologia naturo, ankau tiu de la homo mem.
II.
Plikonkretigaj normoj: Precipe oni observu la jenajn regulojn:
1. Negativa retrokuplo
superu pozitivan en interplektitaj reguligaj cirkloj.
2. Funkciado
estu sendependa de kvanta kreskado.
3. Direktigho
lau funkcio anstatau direktigho lau produktoj; varieco de produktoj.
4. Direktado
kaj utiligado de mediaj fortoj; ne venki au subpremi kontraufortojn, sed
utiligi ilin.
5. Plurfunkcia
utiligado de produktoj, procedoj kaj organizaj elementoj.
6. Recirkuligo;
kombinado de unudirektaj procezoj al cirkloprocezoj.
7. Simbiozo per
utiligado de diverseco en densa kunestado.
Ankau tiuj normoj bezonas plian,
detalan konkretigon kaj klarigon; sed tion ni ne povas fari en tiu chi konciza,
enkonduka verketo pri la homaranismo. Ni forte rekomendas, ke oni konsultu
specialajn verkojn pri la temo. Espereble ankau la Homarana Asocio baldau
eldonos tiutemajn verkojn.
3.4. Religia homaranismo
3.4.1. La religia doktrino de
Zamenhof
Ke unuopulo kuraghis, krei
„neutrale-homan lingvon“ ‑ nome Esperanton ‑, jam estis shtono de
falpushigho por multaj homoj; sed ke tiu unuopulo poste ech kuraghis proponi
„neutrale-homan religion“, almenau „neutralajn religiajn principojn kaj
morojn“, tio estigis fortan kontraustaron ankau de tiuj, kiuj estis akceptintaj
la shokajhon de „neutrale-homa lingvo“.
Zamenhof iom post iom mildigis sian
unuan proponon, tamen li esence restis che ghi. Sed en la lasta publikigita
versio de la „Deklaracio pri Homaranismo“ de 1913 li iomete delokis la
akcenton: Ne plu temis pri tio, krei religion, sed almenau pri tio, helpi
forigi el la religioj kontrauneutralajn influojn, kaj helpi krei au akceptigi „neutrale-homan
religion“. Konforme al tiu chi spirito la filino de Zamenhof, Lidia, decidis
alighi al la bahaa religio, kiu estas speco de ekumena eklezio.
Sed la
kuragheco de Zamenhof aspektas malpli shoke, se oni konsideras, ke li nek inventis nek intencis inventi
religion, sed volis aposteriore
kunmeti la religiajn universalajhojn, kiujn li supozis trovi en multaj
religioj, kaj ke li limigis sin je tiuj universalajhoj konsistigantaj „religian
principaron“, kaj ke li ne prezentis chiujn detalojn de kompleta religio. Tiu
aposterioreco estas okulfrapa analogio al tiu de Esperanto. Kiel tiajn
universalajhojn li prenis nur
- la ideon pri
iu „plej alta, ne komprenebla forto, kiu estas la kauzo de la kauzoj en la
mondo materia kaj morala“,
- la Oran
Regulon („Agu kun aliuloj tiel, kiel vi dezirus, ke aliuloj agu kun vi“).
Kiel aldonan
principon li prenis
-