Tiu chi leksikoneto povas helpi precizigi kaj unuigi
nian lingvouzon, por eviti miskomprenojn. Kompreneble mi sekvis la lingvouzon
kaj la normdonajn difinojn de Zamenhof.
AGNOSTIKISMO
Filozofia kredo, ke oni nenion povas ekkoni pri la ekzisto de Dio au
diajho.
AMO (EN MORALA SENCO) Ghi ne estas
tiu amo, kiu estas la cheftemo de amromanoj. Amo en morala senco chefe estas
virto; nome la virto de bonvolemo. Ghi realighas per bonfarado kaj evitado de
malbonfarado. "Amo ne faras malbonon al proksimulo; amo do estas la
plenumado de la legho." (Romanoj 13.10)
Ghi povas havi emocian komponanton, sed ne nepre ghi havas tre altan
emocian temperaturon. Tion atendi, tion postuli estas misinterpreto de la
biblia teksto.
Por normala homo, sub normalaj cirkonstancoj, ne estas
eble, emocie ami la tutan homaron. Sed ami ghin en morala senco, bonvoleme,
bonfareme, tio tute eblas. En tiu senco eblas ankau, ami la malamikon.
Tio ne signifas, ke oni dolchemocie, kiel en amromano, rilatu al malamikoj,
sed ke oni chiukaze traktu ilin kun certa minimumo da bonvolemo. (Ekz. la
reguloj de la internacia militojuro estas konkretighoj de morala amo al
malamiko.)
ATEISMO
Doktrino, kiu neas la ekziston de dioj au Dio.
BARBARECO "Chian ofendadon au premadon
de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo, alia religio au
alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon." (ZAMENHOF DH1913, II).
DEMOKRATIO
La moderna demokratio devenas el la anglo-saksona juroevoluo, kiu
komencighis per la Magna Charta Libertatum 1215. Temas pri iom post iom
evoluinta, kontrau la suvereno direktita sistemo de rajtoj je liberecoj (=
autonomisferoj) kaj kundecido. Pensuloj kiel Locke kaj Montesquieu provis
trapensi kaj kaj glatigi tiun sistemon. Kie la popolo anstatau la regho
farighis suvereno (ne chie do), ghi trovighas en tiu sistemo en tre aparta
duobla rolo :
- unuflanke kiel kolektiva suvereno, kiel plej supera
reganto;
- aliaflanke kiel aro de submetitoj, kiuj plue posedas
certan autonomion kaj rajtojn je kundecido.
Tiu sistemo, kie unue havis la nomon
"liberalismo" (ne konfuzu ghin kun la moderna ekonomia liberalismo)
estas la moderna demokratio. Ghi ne estas la samo kiel la greka demokratio,
kiu, kiel konate (legu la "Politeia" de Platono), finfine fiaskis.
Ghi estas direktita kontrau la "despotismo de la popolo" same kiel
kontrau la despotismo de la reghoj; la gardado de la individua autonomio, la
rajtoj de malplimultoj, ne estas pravigeblaj nur el la ideo de la regado de la
popolo au de la plimulto. (La amerikaj "patroj de la konstitucio" tre
klare ekkonis kaj eldiris, ke la konstitucio donu sekurecon kontrau la despotio
de la popolo.) Nur la klasikisme-antikumanta modo de la frua 19-a jarcento
bedaurinde eknomis, tre erarige, tiun sistemon "demokratio".
Intertempe la antaue negativa sono de la nocio palighis. Tiun negativan sonon
la vorto havis, pro la fiasko de la atena demokratio, pli ol du mil jarojn! La
senhistoria, pure etimologia kompreno de la vorto hodiau ofte kondukas al
miskompreno de tio, kio la moderna demokratio fakte estas: Nome sistemo de la
sekurigo de la libereco per limigo, divido (policentrismo) kaj kontrolo de la
potencoj. (Por pli klare karakterizi la specifecon de la moderna demokratio,
oni uzas komplikitajn formulojn kiel "demokratio kaj juroshtato" au
"liberec-demokratia baza ordo". Eble, lau propono de la konata
pridemokratia teoriisto Sartori, oni nomu la modernan demokration
"liberaldemokratio", por distingi ghin de la "etimologia"
miskompreno de la nocio. La sistemo de la rajtoj de libereco estas
konkretigita en la diversaj katalogoj de homaj rajtoj. Pere de la deklaracio de
la Unuighintaj Nacioj de la 10-a de decembro 1948 ghi ricevis internacijuran
validecon.
La demokratiaj, t.e. liberecaj valoroj estas pli
adekvataj al grandaj socioj ol la antau- kaj kontraudemokratiaj valoroj, char
ili ebligas bonan kunvivadon ech kun malkonsento, kun plurismo de la
vivoformoj, anstatau provi perforte forigi la malkonsenton, char tio iam certe
fiaskos. La demokratiaj valoroj ne enhave determinas, kiamaniere
oni vivu kaj pensu, sed ili celas al formala reguligo de la kunvivado sub la
kondicho de malkonsento. Juriste dirite, ili estas pli procesjuraj (proceduraj)
ol materialjuraj (enhavaj).Sen homaj rajtoj ne temas pri demokratio en moderna
senco, sed pri popola au plimulta despotismo. Libereco de agado kaj pensado do,
el la vidpunkto de la individuo, estas la propra substanco de la demokratiaj
valoroj.
DEVO DE LINGVA UNUECO (STRIKTA LAUFUNDAMENTECO) Grava devo por homaranistoj-esperantistoj
trovighas en la Antauparolo de la Fundamento de Esperanto (A10.2): "Pro la
unueco de nia afero chiu bona esperantisto devas antau chio bone koni la
fundamenton de nia lingvo." Tiu chi devo estas aparte grava, char sen
unueco la lingvo ghi disighus kaj ne plu taugus kiel dua lingvo por chiuj.
Unueco estas multe pli grava ol chiu shajna au vera perfekteco (Zamenhof).
Disdialektigho rekte kontrauas la internan ideon, t.e. la finan celon de la
lingvo. Tial ni strikte evitu chiajn kontraufundamentajn lingvouzon kaj
skribmanieron.
DEVO DE KOMUNIKIGHADO "Tiel
longe, kiel en mia urbo ne ekzistas templo hilelista/homaranista, mi devas kiel
eble plej ofte kunvenadi por komunaj interparoladoj kun aliaj
hilelistoj/homaranoj de mia urbo, kaj se tiuj ne ekzistas, mi devas
komunikighadi letere kun hilelistoj/homaranoj de aliaj urboj." Tiun chi
devon ni certe plenumas ankau per interreta korespondado.
ESPERANTISMO
"La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon
de lingvo neutrale homa, kiu 'ne entrudante sin en la internan vivon de la
popoloj kaj neniom celante elpushi la ekzistantajn lingvojn naciajn', donus al
la homoj de malsamaj nacioj la eblon komprenighadi inter si, kiu povus servi
kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj
batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj,
kiuj havas egalan intereson por chiuj popoloj. Chiu alia ideo au espero, kiun
tiu au alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure
privata, por kiu la Esperantismo ne respondas." (BULONJA
DEKLARACIO §1).
ESPERANTISTO
"Esperantisto estas nomata chiu persono, kiu scias kaj uzas la
lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ghin uzas. Apartenado al ia
aktiva Societo esperantista por chiu esperantisto estas rekomendata, sed ne
deviga." (BULONJA DEKLARACIO §5).
ESPERANTOLOGIO, PRESKRIBA au NORMA Scienco pri la validaj normaj bazoj de
Esperanto, pri ghia (hierarkia) normsistemo (1. Bulonja Deklaracio, 2.
Fundamento kun Oficialaj Aldonoj, 3. komuna lingvouzo, 4. Zamenhofa stilo); el
tio ghi deduktas, kio estas gramatike ghusta kaj stile bona Esperanto. Tiucele
ghi sisteme kaj konsekvence aplikas la normsciencan metodaron, precipe la
(norm-)logikon, la semantikan kaj teleologian norminterpretadojn kaj la
kompletigon de normoj helpe de la formala teleologio. La formala teleologio -
t.e. la formala teorio de racie celkonforma agado - estas parte ekvivalenta al
la normlogiko, char celoj povas esti rigardataj kiel kvazau-normoj. (La
normlogiko mem ne estas preskriba, char ghi povas nur kontroli normojn au dedukti ilin el aliaj jam validaj normoj,
sed ghi ne povas mem krei normojn).
ETIKO DE LA SCIENCO La etiko de la
scienco apartenas al la homaranismo, char la homaranismo lau Zamenhof devas
konformi al la scienco. Al tiu etiko apartenas (lau la formulo de
Hans Mohr) jenaj normoj :
- Estu
honesta! Neniam manipulu datumojn au konkludojn! (Intelekta
honesteco.)
- Estu nedogmema! (Rezigno pri dogmatismo.)
- Estu precizema! (Postulo de precizeco.)
- Estu lojala! (Ekz. rilate prioritaton.)
- Estu sen antaujugho! (Ekz. koncerne la datumojn kaj
ideojn de via rivalo.)
- Ne permesu al vi malakcepton de informoj (t.e., akceptu
kredindajn informojn ankau tiam, kiam ili ne konformas al via ghisnuna
konvinkaro)!
- Ne faru nesufichan kompromison; chiam provu solvi la
problemon!
- Argumentu simetrie (t.e. konsideru la alternativon de
la hipotezo preferata de vi per samgrada zorgemo kaj precizemo)!
- Uzu unusignifajn [klarsignifajn] vortojn kaj simbolojn!
- Formulu klarajn eldirojn! (Klareco de la
esprimmaniero.)
- Formulu potenciale falsificeblajn asertojn (t.e. aserto
nur tiam estas allasata, kiam la eldiro de chiu, kiu posedas la intelektajn kaj
teknikajn rimedojn, povas esti kontrolata koncerne la logikan kaj enhavan
"verecon".
- Faru prognozojn en la formo de se-tiam-eldiroj!
- Chiam respektu la empiriajn datumojn kiel lastan
apelacian instancon!
- Chiam estu preta por modifi au anstatauigi singularajn
au gheneralajn asertojn, se montrighas internaj kontraudiroj au se novaj empiriaj
datenoj rekomendas tion!
- Chiam pripensu, ke la membroj de "scientific
community" (la faka sciencularo) devas plene povi fidi unu al la alia. Tio
koncernas la fidindecon de la materiaj kaj intelektaj metodoj, same kiel la
fidindecon de la datumoj, konkludoj kaj teorioj.
- Rigardu simplecon kiel altan valoron! Ne kreu novajn
konstruktojn, se ne estas vere neevetibla."
"La scienca etiko malhelpas, ke lauplacheco de
spekulacio anstatauas la ekkonon." "Scienco", kiu ne volas
au povas atenti tiajn etikajn regulojn, estas suspektinda. Scienco
ne estas doktrinaro, sed lastinstance etike bazita, celkonforma metodaro.
FASHISMO La
iama marksisto Benito Mussolini, utiligante la ege naciisman animstaton en
Italio post 1918, fondis la partion "Partido Nazionale Fascista"
(PNF). Per la esprimo "fashismo" li intence memorigis pri la
"fasces" (faskoj) de la antikva Romo, kiuj estis signoj de la shtata
potenco. Post la politika venko de Mussolini tiu esprimo estis gheneraligita
por chiuj politikaj movadoj post la unua mondmilito karakterizitaj de
diktatoraj, kontraudemokratiaj, kontraukomunismaj kaj ekstreme naciismaj
sintenoj. Kvankam la fashismo ekregis nur en kelkaj shtatoj de Europo (Italio,
Hispanio, Hungario, Pollando, Estonio ktp.), en chiuj europaj landoj ekzistis
fortaj, sed tre diversspecaj fashismaj tendencoj. Komunaj trajtoj de ili estis,
krom la favorado de policoshtataj metodoj, la gvidanto-principo kaj la
persekutado de malplimultoj. La totalismo similas al la fashismo, sed kiel
rasisma neniigodespotio ghi estis multe pli radikala kaj ekstrema. La kolapso
de 1945 tute ne forigis la fashismon; en multaj shtatoj precipe de la Tria
Mondo ghi nerompite pluekzistas. La vorto mem estas eluzita per la marksisma
uzado, kiu finfine chiujn formojn de burgha regado nomis "fashismaj".
ETNO = gento
FRAZISTECO estas grava malvirto el
homaranisma vidpunkto. En dogmo 11 de la "Dogmoj de Hilelismo" kaj
"Deklaracio de Homarano" pri la celo de la hilelisma/homaranisma
templo oni legas: "Tiu chi templo devas edukadi la junulojn kiel
batalantojn por la vero, bono, justeco kaj chiuhoma frateco, ellaboradi en ili
amon al honesta laboro kaj abomenon por FRAZISTECO kaj por chiuj malnoblaj
malvirtoj" La eseo "Esenco kaj estonteco…" helpas pli precize kompreni
la lingvouzon de Zamenhof pri "frazisteco": "frazojn" en
tiu senco li nomas antaujughajn eldirojn, faritajn kvazau ili estus konstatoj
de sperto, scienco, sagheco, kiujn la homoj senkritike ripetas. Ekzemplo de tia
frazo: "Lingvo ne povas esti kreita en kabineto, kiel viva ekzistajho ne
povas esti kreita en la retorto de kemiisto."
Mallonge dirite, frazisteco estas la emo eldiradi
pseudosciencajn frazojn, chefe kun tendenco kontrau homfratigaj klopodoj.
GENTO “La
aron de chiuj homoj, kiuj havas la saman devenon kiel mi, mi nomas mia gento.”
(Zamenhof)
HEJMOLANDO
"Mia hejmolando mi nomas tiun landon, en kiu mi estas konstanta,
fikshejma loghanto; sed char pro la nedifiniteco de la vorto 'lando' la vortoj 'patrolando'
kaj 'hejmolando' ofte kauzas disputojn kaj malpacon kaj malamike disigas inter
si la filojn de la sama terpeco, tial en chiuj dubaj okazoj mi evitas tiujn
neprecizajn vortojn kaj uzas anstatau ili la pli precizajn 'hejma regno',
'hejma regiono', 'hejma urbo'." (ZAMENHOF DH1913, VII).
HILELISMO Malnova nomo de la homaranismo.
HILELO el Babelo, unu el la fondintoj de la
"busha doktrino", plej granda autoritato pri la juda legho en la
tempo antau la detruigho de la templo, patriarko de ch. 30 a.K. ghis 10 p.K. en
Jeruzalemo kaj praulo de la dinastio de patriarkoj; modelo de mildeco kaj
trankvileco (kontraste al lia kunulo kaj antipodo Shamajo). Bazoj de la
interpretado de la Sankta Skribo (la 7 hermeneutikaj normoj de Hilelo) kaj de
la Halahho (disvolvigita de la skolo de Hilelo), etika doktrino (la chefeco de
la amo al la proksimulo, la Ora Regulo). (PHILO-LEXIKON).
Jen kelkaj konataj diroj de Hilelo (el Pirke Awot, diroj
de la patroj):
- Estu
unu el la dischiploj de Aharono: Amu la pacon kaj faru pacon. Amu la homojn kaj
venigu ilin al la Torao.
- Kiu
volas famigi sian nomon, tiu detruas ghin. Kiu ne pliigas sian scion, tiu
detruas ghin. Kiu ne lernas, tiu ne meritas vivi. Kiu utiligas la
kronon (de la Torao por propraj celoj), tiu pereighas.
- Se mi
ne mem zorgas por mi, kiu do anstataue ? Se mi zorgas nur por mi, kion mi
valoras? Se ne nun, kiam do?
- Ne
disighu de via komunumo kaj ne kredu por vi sola ghis la tago de via morto.
- Ne
jughu vian proksimulon, antau ol vi mem enighis en lian situon.
- Ne diru
vortojn, kiuj ne povas esti perceptitaj, char je la fino ili estos perceptitaj.
- Ne
diru: Kiam mi ekhavos tempon, tiam mi lernos; eble vi neniam havos tempon por
tio.
- Kiu
estas nescia, tiu timas nenian pekon, kaj kiu estas neklera, tiu ne estas
religia. Kiu estas timema, tiu ne lernos, kaj kiu estas nepacienca, tiu ne
povas instrui.
- Ne
chiuj, kiuj multe komercas, estas saghaj.
- Kie mankas
homoj, kiuj povas porti respondecon, tie mem prenu sur vin respondecon.
- Iam
Hilelo vidis kranion naghantan sur la surfaco de akvo. Li alparolis ghin: «Char
vi dronigis iun, oni dronigis vin ; sed ankau tiujn, kiuj dronigis vin, oni
dronigos. »
- De li
(Hilelo) estas tradiciita jena diro:
“Kiu pliigas viandon, tiu pliigas vermojn; kiu pliigas posedajhon, tiu
pliigas zorgojn; kiu pliigas virinojn, tiu pliigas sorchadon; kiu pliigas
servistinojn, tiu pliigas malchastecon; kiu pliigas servistojn, tiu pliigas
shteladon; kiu pliigas Toraon, tiu pliigas vivon; kiu pliigas lernadon, tiu
pliigas saghecon; kiu pliigas interkonsiladon, tiu pliigas komprenadon; kiu
pliigas bonfaremon, tiu pliigas pacon. Kiu havigis al si bonan famon, tiu
havigis ion por si mem. Kiu alpropriigis al si dirojn de la Torao, tiu havigis
al si dauran gajnon.”
HOMARANISMO "La homaranismo estas
instruo, kiu, ne deshirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo,
nek de lia religio, donas al li la eblon eviti chian malverecon kaj
kontrauparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikighadi kun homoj de
chiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neutrale-homa, sur principoj de
reciproka frateco, egaleco kaj justeco." Ghia "fina celo" estas,
"ke per konstanta reciproka komunikighado sur la bazo de neutrala lingvo
kaj neutralaj religiaj principoj kaj moroj la homoj iam kunfandighos en unu
neutrale-homan popolon, sed tio chi farighados iom post iom, nerimarkate kaj
sen ia rompado." (DEKLARACIO DE HOMARANO 1906)
INSTRUISTOJ DE LA HOMARO (=INSTRUINTOJ DE LA HOMARO) 1) La fondintoj de gravaj religioj au
religisimilaj sistemoj (vd. la respondon al Dombrovski 1906) kiel Mozeo,
Kristo, Mahometo, Budho, Konfuceo. 2) La profetoj, grandaj mistikuloj. 3) Grandaj
religiaj kleruloj, ekz. Hilelo. 4) Grandaj filozofoj, ekz. Platono,
Aristotelo, Augustino, Tomaso el Akvino, Lejbnico, Kantio, k.t.p. “En la templo
homaranista mi auskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la homaro
pri la vivo kaj morto kaj pri la rilato de nia ‘mi’ al la universo kaj al la
Eterneco.” (DEKLARACIO DE HOMARANO 1906). Tio, kion la instruintoj
diras, ne estas dogmo por la homaranistoj; pri la kialo vd. la kapvorton
"ordono de Dio". Vd. ankau la lingvan analizon sub la
kapvorto « teozofio ».
LINGVO, GEPATRA
"Lingvo gepatra mi nomas senshovinisme tiun lingvon au dialekton,
kiun mi en mia infaneco parolis kun miaj gepatroj." (ZAMENHOF DH1913, IX).
LINGVO,
PERSONA "Lingvo persona mi - gvidante min per
neniaj shovinismaj konsideroj - nomas tiun lingvon, kiun mi persone plej bone
posedas au plej volonte uzas." (ZAMENHOF DH1913, IX).
MILITO, JUSTA La diversaj moralsistemoj donas
diversajn respondojn pri ebla justeco de milito. Strikta pacifismo (t.e. la
pacifisma moralsistemo) chiukaze malaprobas militon; por ghi justa milito ne
ekzistas. Aliaj moralsistemoj havas aliajn respondojn. Ghenerale
ili agnoskas la justecon de sindefenda milito.
Chiukaze oni povas diri, ke kelkokaze milito estas internacijure
permesita. Tio gravas por ni homaranistoj, char por ni, lau Zamenhof, chio krom
la Ora Regulo mem bazighas nur sur interkonsento. La internacia juro estas tia
interkonsento. Nia starpunkto estu do strikte internacijura. La klaraj
kriterioj de la katolika eklezio, troveblaj en la nova Monda Katehhismo de la
katolika eklezio, konformas al la kriterioj de la internacia juro.
La ne norma, sed praktika pravigo de milito estas afero
de praktika prudento. (Sed ne che striktaj pacifistoj, char ili pro sia morala
antaudecido chiukaze malaprobas militon; do ili tute ne povas - propraopinie ne
rajtas - konsideri praktikajn argumentojn.) Temas pri tre komplikaj praktikaj problemoj. La
eventualan praktikan pravigon nunan ne forigas estintaj politikaj misfaroj (tio
ja ne estus praktika, sed morala argumento).
La filozofo
Popper precize klarigis la "paradokson de toleremo": Ni ne toleru
tion, kio forigus la toleremon. Similstruktura paradokso ekzistas rilate al
paco: Ni ne estu pacaj kontrau tiuj, kiuj volas forigi la pacon. Ghuste
en tio trovighas la pravigho de sindefenda au ech "mondpolica"
milito. Ekz. La pravigo de la milito kontrau nazia Germanio.
PRI JUSTA MILITO
EL LA AKTUALE VALIDA KATEHHISMO DE LA KATOLIKA EKLEZIO
2307. La kvina ordono malpermesas, intence detrui homan vivon. Pro la
malbonajhoj kaj maljustajhoj, kiujn chiu milito alkondukas, la eklezio insiste
petas chiujn, ke ili preghu kaj agu, por ke la dia boneco liberigu nin de la
sklaveco je la milito.
2308. Chiu civitano kaj chiu reganto devas aktive batali por la evitado de
militoj. Sed dum "la danghero de milito ekzistas kaj dum ankorau ne
ekzistas kompetenta internacia autoritato ekipita per la necesaj rimedoj, oni
ne povas kontesti al registaro la rajton je morale permesata sindefendo."
2309. La kondichoj, sub kiuj estas permesate al popolo, en kazo de danghero
milite defendi sin, devas esti precize observataj. Tia decido estas tiel
severkonsekvenca, ke ghi estas morale legitima nur sub la sekvantaj striktaj
premisoj, kiuj devas esti samtempe donitaj:
- La domagho, kiu estas farata al la nacio au al la komunumo de la popoloj,
devas esti certa, grava ka daura.
- Chiuj aliaj rimedoj, por haltigi la domaghon, devas esti montrintaj kiel
neefektivigeblaj au senefikaj.
- Devas esti serioza sukcesprobableco.
- La uzado de armiloj ne alportu domaghojn au malordojn, kiuj estas pli
malbonaj ol la forigota malbono. Prijughante, chu tiu kondicho estas plenumita,
oni zorge konsideru la grandegan detruokapablon de modernaj armiloj. Jen la
tradiciaj elementoj, kiuj apartenas al la t.n. doktrino pri la "justa
milito".
La prijugho, chu chiuj tiuj premisoj estas donitaj, estu farata surbaze de
prudenta konsiderado de tiuj, al kiuj estas konfidata la gardado de la komuna
bono.
2310. La shtataj organoj tiukaze rajtas kaj devas surmeti sur la civitanoj
la devojn necesajn por la nacia sindefendo. Tiuj, kiuj kiel militistoj
disponigis sin je la servo de sia patrolando, defendas la sekurecon kaj
liberecon de siaj popoloj. Kiam ili ghuste plenumas sian taskon, ili kontribuas
al la komuna bono de la nacio kaj al la konservado de la paco.
2311. La shtataj organoj adekvate zorgu pri tiuj, kiuj pro konscienco
malakceptas la uzadon de armiloj.
2312. La eklezio kaj la homa prudento deklaras, ke la morala legho restas
valida dum armitaj konfliktoj. "Ne jam pro tio, ke bedaurinde eksplodis
milito, farighas permesata chia batalrimedo inter la kontrauantaj
partioj."
2313. La civiluloj, la vunditaj soldatoj kaj la militkaptitoj devas esti
respektataj kaj traktataj kun humaneco. Agoj farataj kun scio kaj volo kontrau
la internacia juro kaj ghiaj universale validaj principoj, kaj ordonoj fari
tiajn agojn, estas krimoj. Blinda obeado ne estas suficha pardonomotivo favore
al tiuj, kiuj obeas tiajn ordonojn. Tiel la neniigo de popolo, nacio, au de
etna malplimulto estas kondamnenda kiel mortpeko. Oni estas morale devigata,
kontraustari ordonojn je genocido.
2314. „Chiu milita ago, kiu sendistinge celas al neniigo de vastaj
teritorioj kaj ilia enloghantaro, estas krimo kontrau Dio kaj la homo, krimo,
kiu estas firme kaj decide kondamnenda.“ Unu el la dangheroj de moderna milito
estas, ke ghi al posedantoj de altteknikaj, precipe atomaj, biologiaj kaj
kemiaj, armiloj, donas motivon por tiaj krimoj.
2315. La amasigo de armiloj al multaj homoj shajnas kiel paradoksamaniere
tauga agado por deteni eblajn kontrauulojn de la milito. Ili vidas en tio la
plej efikan rimedon, por sekurigi la pacon inter la nacioj. Kontrau tiaspeca
fortimigado endas levi gravajn moralajn rezervojn. La vetarmado ne sekurigas la
pacon. Anstatau forigi la kauzojn de milito, ghi plimalbonigas ilin. La
elspezado de grandegaj sumoj, kiuj estas malshparataj por chiam novaj armiloj,
malhelpas, ke estas helpate al mizeron suferantaj popoloj. Do troa armado
malakcelas la evoluon de la popoloj. Ghi multobligas la konfliktkauzojn kaj pliigas la dangheron de disvastigo
de militoj.
2316. Armilproduktado kaj armilkomercado koncernas la komunan bonon de la
nacioj kaj de la internacia komunumo. Tial la shtato rajtas kaj devas leghe
reguligi ilin. Mallongtempaj privataj au kolektivaj interesoj ne pravigas
entreprenojn, kiuj incitas konfliktojn inter la nacioj kaj endangherigas la
internacian juran ordon.
2317. Nejustajhoj, fortegaj diferencoj en ekonomia kaj sociala rilatoj,
same kiel envio, malkonfido kaj fiereco, kiuj furiozas inter la homoj kaj la
nacioj, senchese minacas la pacon kaj kondukas al militoj. Chio, kion oni
entreprenas por venki tiujn malbonojn, kontribuas al la konstruado de la paco
kaj la evitado de la milito. Lau tio ke la homoj estas pekuloj, minacas ilin la
danghero de la milito, kaj ghi minacos ilin ghis la alveno de Kristo. Sed kiom
la homoj unuighas en amo kaj tiel venkas la pekon, tiom ili venkos ankau la
perfortecon, ghis iam plenumighos la vortoj: "Ili forghos el siaj glavoj
plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn. Ne levos nacio glavon kontrau nacion,
kaj oni ne plu lernos militon." (Jesaja 2.4)
NACIISMO En
chiuj europaj landoj dum la 19-a jarcento ekestis la kredo, ke la propra nacio
estas io aparte altvalora. Tion la politiko povis facile utiligi por agresaj
celoj, deklarante aliajn naciojn malaltvaloraj au ech malamikaj. Tiun troigitan
konscion pri nacieco, tiun troigitan patriotismon oni nomas "naciismo"
au "SHOVINISMO". Ghi estis incitata dum militoj, por akceli
la batalemon, kaj post militaj malvenkoj pro revenghismo.
NACIO
PIV diras: "Popolo, akirinta konscion pri si mem kiel aparta socia komunajho
kun distingaj trajtoj shuldataj plejofte al komuneco de lingvo, kutimoj,
tradicioj, religio, vivmaniero, ekonomiaj interesoj, politikaj idealoj au
aspiroj." La graveco de tiuj trajtoj, pro historiaj kialoj, ne estas la
sama por chiu nacio. Chiu popolo, chiu nacio havas sian propran gravecoprofilon
de komunaj au distingaj trajtoj, kiu distigighas de la gravecoprofiloj de aliaj
nacioj; tial la vorto "nacio" fakte estas plursignifa. Por iuj
popoloj pli gravas la lingvo, por aliaj la religio, au iuj politikaj idealoj.
Ekz. por la usona popolo la politika liberismo, t.e. la demokratio en la
moderna, neplatona senco de la vorto,
la liberaldemokratio. Grava parto de la pola nacia identeco estas la
katolikismo, de la franca i.a. la laikismo, kvankam multaj francoj estas
katolikoj. Por la germanoj inter la du mondmilitoj gravegis la etna (= genta,
triba) komunajho, kiu dum la hitlera tempo, surbaze de pseudosciencaj,
malghustaj teorioj de la 19-a jarcento, pliakrighis al rasa komunajho, kvankam
samgenteco au samraseco grandparte estas fikciaj, ideologiaj, mitaj, char chiuj
hodiauaj popoloj en biologia senco estas miksgentaj kaj miksrasaj. Zamenhof:
"Kauze de konstanta intermiksighado de la popoloj, neniu (krom kelkaj
heredaj kastoj kiel ekzemple la kastoj hindaj au la hebreaj kohenoj kaj
levidoj) en la nuna tempo povas scii, al kiu gento apartenis lia
prapraavo." (El: Gentoj kaj Lingvo Internacia.)
Per si mem nacio en gentisma senco ne nepre estas
fashisma, kvankam chiuj fashistoj kaj novfashistoj estas etnismaj. Kaj
kompreneble etnisma difino de nacio ne estas tute sendanghera, char ghi
malfermas pordon al la (nov-)fashismo.
La homaranismo havas klare ne-etnisman tendencon. Ghi
batalas kontrau la ideo, ke gento povas posedi landon. "Mi kredas, ke chiu
lando apartenas ne al tiu au alia gento, sed plene egalrajte al chiuj ghiaj
loghantoj;... la intermiksadon de la interesoj de lando kun la interesoj de tiu
au alia gento, lingvo au religio mi rigardas kiel restajhon de la tempoj
barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo." (Dogmoj de
Hilelismo / Deklaracio de Homarano n-ro 3.) Por substreki tion, Zamenhof
proponis, ke oni ne plu nomu landojn lau etnoj, sed lau chefurboj. (Ekz. ne plu
"Rusio", sed "Moskvoregno".) Ankau la origina sufikso
“–ujo” por landnomoj vershajne celis malfortigi la idean ligon inter lando kaj
gento – la enhavo de “ujo” ja povas shanghighi.
Do, lau la homaranismo la nacioj certe rajtas defendi
"naciajn interesojn", sed neniel en la senco de "gentaj
interesoj". La naciaj interesoj, sen gentismo, povus ekz. postuli ech, ke
oni limigu la enmigradon (sed nur lau sengentaj kriterioj!).
Krome dirite, hilelismo/homaranismo estas lau Zamenhof
"kreo de neutrala popolo", do kreo de ia nacio.
NAZIISMO
(mallongigo de "Nationalsozialismus", en Esperanto "nacia socialismo") estas
karakterizita de jenaj ecoj:
1.
Kontrauliberalismo kaj kontrauparlamentismo.
2.
Kontraukomunismo kaj naciismo. Chian "internaciisman",
tutmondan, globalan ideologion au organizajhon la naziismo malakceptis, char
ghi rigardis ilin kiel
"malpopolajn".
3. Rasismo:
Uzante pseudosciencajn teoriojn de la 19-a jarcento la nazismo asertis
rangordon de la rasoj. Kiel plej alte evoluintan rason ghi rigardis la
"kulturkrean arjan rason", kiel plej malaltan la "eterne
kulturdetruan judaron". La judaron ghi rigardis kiel rason, sen kia ajn
scienca pravigo. El la pretendo de la rasa supereco de la arjoj la naziismo
deduktis sian rajton je mondregado.- La rasismaj teorioj floris komence de la
20-a jarcento kaj parte kunplektighis ech kun diversaj ezoterikaj kaj teozofiaj
tendencoj, kiuj inspiris la naziismon. La naziismo havis ezoterikan flankon.
Hitler legis kaj ensorbis la "Ostara"-kajerojn de Lanz, kie li
konatighis kun la svastiko. "Svastiko" en sanskrito signifas
"tio, kio estas bona". Hitler mem kreis la rughe-blankan svastikan
flagon kaj deklaris: "En la rugha koloro ni vidas la socialan ideon de la
movado, en la blanka koloro la naciisman, kaj en la svastiko la
mision de la batalo por la venko de la arja homo."
4.
Antisemitismo: El la rasisma teorio sekvis en la ideologio de Hitler la
morta malamikeco kontrau la judoj, kiun li faris oficiala shtata doktrino, kaj
realigis ghis genocido.
5. Militismo
kaj imperiismo.
Tiu pseudoscienca socialdarvinisma ideologia miksajho,
multe pli danghera ol la fashismo, malaperis post 1945.
NOVFASHISMO (NEOFASHISMO) La naziismo
malaperis post 1945 por longa tempo, sed en Italio denove grupoj, organizajhoj kaj
partioj revivigis sociajn konceptojn kaj postulojn de la fashismo, precipe la
1946 fondita Movimento Sociale Italiano (MSI). En pli vasta senco oni nomas
"novfashismaj" naciismajn militistajn reghimojn kaj naciismajn
grupojn en europaj shtatoj; ekz. la Front National (FN) en Francio, la Vlaamse
Militanten Orde (VMO) en Belgio, la NSDAP-organizajhon en Usono. Ghuste la
laste menciita havas neklarajn limojn al ia neonaziismo, kiu karakterizis la
germanajn neofashismajn grupojn.
NOVNAZIISMO (NEONAZIISMO) Ekstreme
dekstraj, do kontrauliberecaj, kontraumdemokratiaj, naciismaj unuighoj, precipe
en Germanio, estas, en sufiche simpliga kaj troiga maniero, nomataj
"novnaziismaj". Sed plejofte ili estas pli similaj al la novfashismo
ol al la naziismo, kies propra esenco, la radikala rasismo kaj biologismo,
apenau estas kopiita. Post 1990 ekestis en Germanio diversaj striktasence
novnaziismaj grupoj. Sed ilia naziismo estas ech pli primitiva ol la hitlera
modelo; ili havas nebulajn ideojn de malamikeco kontrau femduloj, kaj
shovinismon. Ili trovis kelkmilojn da adeptoj, precipe inter nekleraj junaj
viroj.
ORDONO DE DIO "Ordono de Dio mem estas nur
tio, kio estas enskribita en la koro de chiu homo kaj kio tial estas komuna al
chiuj religioj, - chio alia en la religioj estas nur ordonoj de homoj; sekve
sen peko kontrau Dio chiuj religiaj eksterajhoj povas esti malsamaj che
diversaj gentoj kaj povas shanghighi kaj kunfandighi per reciproka
interkonsento de la homoj." (Respondo al Dombrovski 1906). En scienca lingvo,
« ordono de Dio » do estas la biopsikologiaj moralaj agotendencoj, chefe la
“reciproka altruismo”, kiu estas la biopsikologia radiko de la Ora Regulo.
REGULO, ORA Ekzistas du versioj. La pozitiva
versio: „Kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankau al ili tiel same“ –
La negativa versio: „Kion vi ne deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankau ne
faru al ili“.
Tiu chi regulo trovighas en multaj etikoj, ekz. en la
china, hinuisma, juda, kristana, islama; che Konfuceo, Thales, Augustinus,
Albertus Magnus, Thomas el Aquino, Hobbes, Voltaire, Herder, Zamenhof kaj
multaj aliaj.
Vd. ekz.: Malnova Testamento, Tobio 4,16 (apokrifa); Nova
Testamento, Sankta Mateo 7,12 kaj Sankta Luko 6,31; Konfuceo, Lun-yü XV, 23;
mahabharata XIII, 5571; Zamenhof, Deklaracio pri Homaranismo X.b. kaj
Deklaracio de Hilelisto (Homarano) 10.b.
PATRIOTISMO
"Patriotismo mi nomas la servadon al la bono de chiuj miaj
samhejmanoj, kian ajn devenon, lingvon, religion au socian rolon ili havas. La
servadon speciale al la interesoj de unu gento au la malamon al alihejmuloj mi
neniam devas nomi patriotismo." (ZAMENHOF DH1913, VIII).
PATROLANDO
"Mia patrolando mi nomas tiun landon, en kiu mi naskighis. Sed char
pro la nedifiniteco de la vorto 'lando' la vortoj 'patrolando' kaj 'hejmolando'
ofte kauzas disputojn kaj malpacon kaj malamike disigas inter si la filojn de
la sama terpeco, tial en chiuj dubaj okazoj mi evitas tiujn neprecizajn vortojn
kaj uzas anstatau ili la pli precizajn 'patruja regno', 'patruja regiono',
'patruja urbo'." (ZAMENHOF
DH1913,VII).
SHOVINISMO Vd. sub la kapvorto naciismo.
Shovinismo en la lingvouzo de Zamenhof koncernas ne nur la troigitan konscion
pri nacio, sed ankau pri lingvo, religio k.t.p.
TAGO, LA SANKTA
La 5-a de Augusto, la tago de la malfermo de la Unua Kongreso
Esperantista 1905. Zamenhof diris: “Sankta estas por ni la hodiaua tago.” En
letero publikigita en 1906 (OV V n-ro 24) li skribis pri la propono elekti
festotagon por la esperantistoj: “La ideo per si mem shajnas al mi bona, sed mi
ne povas aprobi la proponon, ke por tiu chi festotago oni elektu mian tagon de
naskigho. Se la ideo per si mem estos akceptita de la esperantistoj, tiam estos
necese elekti iun alian tagon, ekzemple:
a) tagon de
la malfermo de la unua kongreso esperantista,
b) au la
unuan tagon de la kalendara printempo (por la norda duonglobo, kiel simbolon de
la printempo, kiun nia afero promesas al la homaro;
c) au la
tagon en kiu en la jaro 1878 la unua rondeto esperantista proklamis la
finitecon kaj la oficialan komencon de ekzistado de la lingvo Esperanto (17. de
Decembro);
d) au
iun alian tagon lau elekto de la esperantistoj.”
TEOZOFIO La esprimo "teozofio" havas
hodiau plurajn signifojn, i.a. specife homaranisman:
1) Mistika,
senpera vidado kaj ekkonado Dion; pli alta sciado pri Dio kaj la misteroj de la
kreajho. Teozofoj estas la novplatonistoj (2-a jarcento p.K.) kaj mistikuloj
(de majstro Eckart ghis Jakob Böhme), krome Swedenborg,
Oetinger, Schelling.
2) En malpli vasta senco, la mistiko de Jakob Böhme, kiu
estis akceptita i.a. de la grafo Louis Claude de Saint Martin. Apertenas al ghi
ankau la "shvaba kristana teozofio" (Friedrich Christoph Ötinger,
ekde 1731; ghi efikis sur
Hegel,
Hölderlin kaj Schelling, Goethe, Franz von Baader, Kerner kaj Möricke.
3) En plej
malvasta senco tio, kion praktikis la membroj de la 1875 fondita Teozofia
Societo. La celo de tiu chi speco de teozofio estas la "ekkonado de la
vera naturo de l' homo au de la dia esenco, kiu estas unueca bazo de chio
ekzistanta".
4) Teozofio en homaranisma senco estas tio, kion la
"grandaj instruintoj de la homaro" instruis pri la vivo kaj la morto
kaj pri la rilato de nia 'mi' al la universo kaj al la eterneco, kondiche ke
tio ne kontrauparolas la sciencon.
Analizo de la Zamenhofa lingvouzo
rilate “teozofion”:
Zamenhof uzis la vorton
"teozofio", sen eksplicite difini ghin. Kiusence li uzis ghin? Oni
devas analizi liajn tekstojn. En lia 4-a aldono al la dogmoj de Hilelismo (OV III-4)
li skribis: "Pri la dogmo 11, kiu krom karaktero societa havas ankau
karakteron teozofian, oni devas memori, ke ghi parolas nur pri tiaj instruoj,
kiuj ne kontrauparolas al la SCIENCO …" En la menciita dogmo 11 la
koncerna frazo jene tekstas: "En la templo hilelista mi auskultados la
verkojn de la grandaj instruintoj de la homaro pri la vivo kaj la morto kaj pri
la rilato de nia 'mi' al la universo kaj al la eterneco…" Teozofio en
homaranisma senco do estas tio, kion la "grandaj instruintoj"
instruis pri la vivo kaj la morto k.t.p., kondiche ke tio ne kontrauparolas la
sciencon.
Kaj kiuj estas la "grandaj
instruintoj"? Oni konsideru, ke en la hilelista fazo Zamenhof turnis
sin chefe al la judoj. La nocio devas esti interpretita konforme al la juda tradicio;
ghi estas chi tie ia esperantigo de la titoloj "raw" au
"rab" (= "sinjoro", "instruinto",
"majstro", "estro"), "rabbi" ("rabeno"
= "mia instruinto"). Lau la juda kompreno Moseo estas la plej granda
instruinto; li havas la titolon "rabenu" (= "nia sinjoro",
"nia majstro", "nia instruinto"). La simila titolo
"rabeno" estas uzata ankau por elstaraj instruintoj de la torao,
chefe por estroj de talmudaj lernejoj. Al tiuj apartenas ekz. Hilelo.
En la homaranista fazo la titolon
"granda instruinto", "majstro" li certe ne konservis nur al
grandaj judaj eruditoj. Ankau eruditoj de aliaj religioj kaj filozofioj
apartenas al la grandaj instruintoj. Konforme al la PIV, ni povas nomi ekz.
ankau Budhon, Aristotelon, Jesuon majstroj. Sed ne nur ilin. Apartenas al ili
ankau Hilelo, Rabban Jochanan ben Sakai, rabenu Jehoshua ben Chananja, rabenu
Elieser ben Hyrkanos, Raw kaj Shmuel k.a.; el la kristanaj eruditoj Ambrozio,
Augusteno, Hieronimo, Tomaso el Akvino, Albertus Magnus k.a.; el la islamaj
eruditoj almenau Al-Ghasali; el la grandaj filozofoj almenau Konfuceo, Kartezio
kaj Kantio k.a. Zamenhof mem, pro modesteco, ne volis, ke oni nomu lin
"majstro". Por li tio sonus, kvazau oni atribuus al li la saman
rangon kiel al Moseo au Hilelo…
Zorga analizo do finfine montras,
ke "teozofio" por Zamenhof ne estis samsignifa al la specifa,
mistika, intence eklektika pansinkretismo de Blavatski, Olcott, Besant,
Steiner, Purucker k.a. Li uzis propran difinon, proksiman al la klasika senco,
kun spuroj precipe de la juda tradicio.
TETRALOGO La kvar chefaj ordonoj konataj al
chiuj gravaj religioj: 1. Ne mortigu, 2. ne adultu, 3. ne shtelu, 4.
ne mensogu. Oni priatentu, ke la ordonoj, prenitaj kiel io absoluta,
estas tro rigidaj, tiel ke prave en
chiu kulturo ekzistas specifaj limigoj de chiuj tiuj
ordonoj.
UNIVERSALAJHOJ, MORALAJ Al la hodiauaj
moralaj universalajhoj apartenas:
- la Ora Regulo ("Kion vi ne deziras, ke la homoj
faru al vi, vi ankau ne faru al ili" kaj "Kiel vi volas, ke la homoj
faru al vi, faru ankau al ili tiel same" kaj aliaj versioj);
- la Tetralogo, t.e. la kvar chefaj ordonoj konataj al
chiuj gravaj religioj: 1. Ne mortigu, 2. ne adultu, 3. ne shtelu, 4.
ne mensogu.
Oni priatentu, ke la ordonoj, prenitaj kiel io absoluta,
estas tro rigidaj, tiel ke prave en chiu kulturo ekzistas specifaj limigoj de
chiuj tiuj ordonoj.
- Kiel gravajn etikajn universalajhojn estigitajn au
almenau konfirmitajn per interkonsento ni rigardas ankau la homajn rajtojn,
tiaj kiaj ili estas proklamitaj en la Universala
Deklaracio de homaj rajtoj de la 10-a de Decembro
1948.
VIVESTAJHARANISMO Solidareco kun chiuj vivestajhoj; alia nomo:
bioaranismo. La homaranismo mem rigardu sin nur kiel elementon de la
vivestajharanismo, char la ekzistado de la homaro premisas la ekzistadon de la
biosfero.