La idoligo de la senescepteco
Kritikaj
rimarkoj pri la doktrino de la „Analiza Skolo“
de
Helmuto Velger [Helmut Welger]
La
principoj de lingvoplanado
Planlingvo estas racie, t.e. celkonforme konstruita
internacia lingvo. La celkonformeco, t.e. la taugeco, estas konkretigebla en
aro da bazaj postuloj au principoj, kiujn plenumu tia internacia lingvo. Tiaj
principoj, provizore ordigitaj lau graveco, estas ekzemple:
Principoj de celkonforma lingvoplanado
(laurange ordigitaj)
• unueco (Fundamento A5.4, A8.3;
§ 4.6 de la Bulonja Deklaracio)
• stabileco
• klareco, facila komprenebleco
• esprimada oportuneco (§ 4.5 de
la Bulonja Deklaracio)
• facila lernebleco
• simpleco (malmulteco de reguloj,
shparemo pri lingvaj rimedoj, senornameco)
• „reguleco“ („interna
logikeco“, gheneraleco de reguloj, malmulteco de esceptoreguloj)
• fleksebleco
• viveco
• beleco
• mallongeco.
Tiuj principoj parte koincidas, parte kontraudiras
unuj al la aliaj. Tiuj kontraudiroj ne estas logikaj kontraudiroj, sed
celkonfliktoj. La solvo tial povas esti chiam nur optimuma kompromiso. Absoluta perfekteco estas neatingebla, ja
ech nedezirinda. Kiam unu el du konfliktantaj principoj estas perfekte
plenumita, tiam suferas la alia. Ju pli grava estas iu principo, des pli gravas
ghia relativa perfekteco. Baza mezuro de la graveco estas la grado, en kiu la
koncerna eco kontribuas al la ghenerala celo de la lingvo: Esti kiel eble plej
tauga internacia lingvo. Vd. ankau la apendicon.
La
Fundamento ne estas aksiomaro, sed legho
Komencantoj kaj lingvoperfektigemuloj ofte
trotaksas la principon de senescepteco kaj forgesas la aliajn principojn; alie
dirite: ili trotaksas la glatecon de la surfaco, de la fasado de la lingvo.
Tial ili emas absolutigi kaj idoligi la principon de senescepta gheneraleco, neglektante
konkurantajn principojn ofte pli gravajn, kiuj limigas ghian aplikeblecon.
Ankau la „Analiza Skolo“ de Rikardo Shulco postulas
senesceptan gheneralecon por chiuj eksplicitaj kaj implicitaj reguloj. Ghia
idealo estas, ke Esperanto bazighu kvazau sur aksiomaro. Aksiomaro estas aro de normoj, kiuj pro logikaj kialoj nepre devas
esti gheneralaj, senkontraudiraj kaj kompletaj, char alie ili tute ne povas
funkcii (ekzemple matematikaj aksiomoj; la matematiko ne toleras
esceptoregulojn). Pro tiu kompleteco chiuj detalaj reguloj estas logike
dedukteblaj el la aksiomoj.
Sed Zamenhof prave diris: „Lingvo ne estas
matematiko.“ La Fundamento ne estas aksiomaro, sed legho. Legho
estas aro de sociaj normoj. (Ni chi tie ne parolas pri „naturoleghoj“.) Ankau
lingvaj normoj estas speco de sociaj normoj, char ili bazighas sur komuna
interkonsento. Tiaj normoj devas esti nek tute senkontraudiraj, nek logike
kompletaj. Kontraudiro inter leghaj normoj ne nepre estas logika kontraudiro, sed plej ofte ghi estas t.n. normkolizio. Normkolizioj kutime estas
solvataj per jenaj metodoj:
• Se unu el la koliziantaj normoj estas pli
altranga ol la alia, tiam la pli altranga normo nuligas la malpli altrangan. Ekzemplo: tutshtata legho nuligas kontraudirantan
provincan leghon („Bundesrecht bricht Landesrecht“).
•
Se ambau normoj estas samrangaj, tiam la pli speciala normo (esceptoregulo) sur
sia tereno forigas la pli gheneralan normon au donas esceptan permeson („Lex
specialis derogat legi generali“ - „Ausnahmen“, „Ausnahmeregeln“.)
La validaj normtekstoj klare pruvas la leghecon de
la Fundamento:
Fundamento A2 Lau silenta
interkonsento de chiuj esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj tri
verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: 1.) La 16-regula gramatiko; 2) la „Universala Vortaro“; 3) la „Ekzercaro“.
Tiujn chi tri verkojn la autoro de Esperanto rigardadis chiam kiel leghojn por li, kaj malgrau oftaj
tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenau konscie) ech la plej malgrandan pekon kontrau tiuj chi leghoj; li
esperas, ke pro la bono de nia afero ankau chiuj aliaj esperantistoj chiam rigardados
tiujn chi tri verkojn kiel la solan leghan kaj netusheblan fundamenton de
Esperanto.
Per la Bulonja Deklaracio la tuta esperantistaro
oficialigis tion:
Bulonja Deklaracio § 4.3 La sola unu fojon por chiam deviga por chiuj esperantistoj
fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo „Fundamento de Esperanto“,
en kiu neniu havas la rajton fari shanghon.
Ke ankau la ideoj (ne nepre la lingvajho) de la
Antauparolo apartenas al tiu legho, tion iom nerekte klarigas jena teksto:
Fundamento A11.2 Leghan sankcion ili[1] ricevos nur en tia
okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de
esperantistoj, al kiu tiu chi verko kune kun sia antauparolo estos prezentita.
Kiel konate, la esperantistaro akceptis la
Fundamenton kune kun ghia Antauparolo je la 9-a de Augusto 1905. Ekde tiam ghi
do propradifine estas ia legho.
Shulco, la fondinto de la „Analiza Skolo“, rajtas kritiki la normajn bazojn de
Esperanto, sed li kiel unuopulo ne rajtas shanghi ilin, char:
Bulonja Deklaracio § 4.1 Esperanto havas neniun personan leghdonanton kaj dependas de
neniu aparta homo.
Kiamaniere
la „Analiza Skolo“ nuligas esceptoregulojn
Fakte en la Fundamento, spite al la opinio de
multaj esperantistoj, trovighas kelkaj malmultaj esceptoreguloj, precipe en la
Ekzercaro, sed ne nur tie; ekz.
• la formo „unuj“;
• la uzado de la tabelvorta serio „tiel“, „kiel“
k.t.p. en la senco de „tiugrade“, „kiugrade“;
• la oficiala permeso de senfinajhaj kaj ech
senapostrofaj nomformoj kiel „Vashington“;
• la permeso de duoblaj konsonantoj; ekz. en
„Anno“, por eviti homonimon, char la principo de klareco estas pli grava ol la
principo de simpleco; kaj en „Shillero“, por almenau parte konservi internacie
konatan nomformon;
• la permeso, anstataui la substantivan finajhon
per apostrofo.
Detala pristudo montras en chiu unuopa kazo, ke ekzistas bonaj
lingvoplanadaj kialoj por la esceptoreguloj.
Kion faras la „Analiza Skolo“, por akordigi tiujn
esceptoregulojn kun la postulo de nepra senescepteco? Jen:
• Lau la Antauparolo en la Fundamento povas
trovighi „eraroj“; tio liveras al la „Skolo“ la bazan argumenton por povi
nuligi au deklari neuzenda en la Fundamento chion, kion ghi opinias „erara“.
• Promociante la Fundamentan Gramatikon kaj la
Universalan Vortaron „baza kodo“ (= sola fonto de „aksiomoj“), ghi degradas la Ekzercaron „nura apliko“ de
la „baza kodo“. Kaj char aksiomeca „baza kodo“ ne toleras esceptojn, la „Skolo“
rigardas chiujn Ekzercarajn esceptojn el reguloj de la „baza kodo“ kiel
„mallogikajhojn“, do „erarojn“ forigendajn.
• Iugrade por ghi „la logiko“ rolas sendepende de
la „baza kodo“ kiel memstara normfonto. Kaze de kolizio kun reguloj bazitaj
laudire rekte kaj sole sur „la logiko“, ghi provas deklari „erara“ au almenau
forigenda la „malpli logikan“ regulon.
Chio chi tio estas malakceptebla, char:
• La „Skolo“ tute pretervidas, ke lau la Antauparolo nur certaj malmultaj
specoj de eraroj povas trovighi en la Fundamento. Escepte de chi tiaj eraroj,
la Fundamento estas laudifine tute senerara; vd. pli malsupre.
• La logiko
koncernas nur la formalan ghustecon de la pensado, sed ghi ne povas garantii
ties enhavan veron au norman validecon. Ankau formallogike tute ghusta konkludado
el malveraj premisoj liveras malveran rezulton. Do, antau chio la „Skolo“ devus
kritike pripensi siajn proprajn normajn premisojn, sed ghuste tion ghi ne
faras, char ghi hipnotigas sin mem per la prestigha nocio „logiko“.
• La logiko ne memstare povas generi sociajn
normojn. La metodo de la „Skolo“ estas „logiko“ ne en strikta, sed nur en
chiutaga nepreciza senco; prefere oni nomu ghin „lingvonorma rezonado surbaze
de certa normsistemo“. Tia rezonado estus akceptebla nur, se ghi bazighus sur
la valida normsistemo de Esperanto. Vd. pli malsupre.
• La opinio, ke estas norma hierarkio inter la
partoj de la Fundamento, havas nenian norman bazon. Male, la Antauparolo de la
Fundamento tute sendistinge deklaras
ilin leghoj. Do ili estas tute samrangaj.
Vd. la supre cititajn normtekstojn.
• La Ekzercaro ne estas nur „apliko“, char ghia
jura valideco ne dependas de la konformeco kun la Fundamenta Gramatiko, sed
bazighas senpere kaj egalrajte sur la Bulonja Deklaracio kune kun la difino de
Fundamento A2 (ambau normojn ni supre citis).
Kiaj
„eraroj“ povas trovighi en la Fundamento?
La rekte
lingvonormigaj partoj de la Fundamento (Gramatiko, Ekzercaro, Universala
Vortaro, Aldonoj) laudifine enhavas neniujn erarojn koncerne Esperanton, char ili mem estas la
netushebla kriterio de lingva ghusteco en Esperanto. Estas vero, ke lau la
Antauparolo la Fundamento povas enhavi „erarojn“. Sed oni devas precize legi
la koncernan tekston, por ekkoni, ke temas pri aliaj specoj de eraroj:
Zamenhof tie parolas
Memkompreneble preseraroj ne povas esti
netusheblaj, char che ili ja ne temas pri la vera teksto de la Fundamento; kaj
por eraraj, nelertaj au nebonaj nacilingvaj
esprimoj ekzistas eksterfundamentaj kriterioj
de ghusteco kaj erareco, char la Fundamento ja nenion povas preskribi al
la lingvoj angla, franca, germana, rusa kaj pola. Nur koncerne Esperanton la Fundamento estas senerara.
Atente legu la norman tekston:
Fundamento A4 Havante la karakteron de
fundamento, la tri verkoj represitaj
en tiu chi libro devas antau chio esti netusheblaj.
Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj
en tiu chi libro (precipe en la angla parto) tute nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua
eldono de la „Universala Vortaro“. Mi permesis al mi korekti nur la preserarojn; sed se ia vorto estis
erare au nelerte tradukita, mi ghin
lasis en tiu chi libro tute senshanghe; char se mi volus plibonigi, tio chi
jam estus shangho, kiu povus kauzi
disputojn kaj kiu en verko fundamenta ne povas esti tolerata. La fundamento devas resti severe netushebla
ech kune kun siaj eraroj. La erareco
en la nacia traduko de tiu au alia vorto ne prezentas grandan malfelichon,
char, komparante la kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos
la veran sencon de chiu vorto; sed senkompare pli grandan dangheron prezentus
la shanghado de la traduko de
ia vorto, char, perdinte la severan netusheblecon, la verko perdus sian
eksterdordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco, kaj trovante en unu
eldono alian tradukon ol en alia, la uzanto ne havus la certecon, ke mi morgau
ne faros ian alian shanghon, kaj li perdus sian konfidon kaj apogon. Al chiu,
kiu montros al mi ian nebonan esprimon en la Fundamenta libro, mi respondos
trankvile: jes, ghi estas eraro, sed ghi devas resti netushebla, char ghi
apartenas al la fundamenta dokumento, en kiu neniu havas la rajton fari ian
shanghon.
Lau la Antauparolo do la sola speco de eraroj, kiujn
la Ekzercaro povas enhavi, estas nur preseraroj. La ironio estas, ke lingvaj
eraroj povas trovighi ghuste en la Universala Vortaro, kiun Shulco kalkulas al
la „baza kodo“.
La
„logiko“ (= lingvonorma rezonado) de la „Analiza Skolo“
Multaj eldiroj de la „Skolo“ sugestas, ke ghi
uzadas la „logikon“ kiel memstaran normfonton.
Sed la logiko ne taugas por memstare generi sociajn normojn. Ghi povas
nur fari konkludojn el tiuj. Kaj ghi povas garantii nur la formalan ghustecon
de la konkludado, sed ne la enhavan veron de la konkludajho. La enhava vereco
plene dependas de la vereco de la premisoj. Io analoga validas pri la valideco
de la konkludajho kiel socia normo. Do, se oni volas dedukti validajn sociajn
normojn, tiam almenau unu el la du
premisoj jam mem devas esti tia normo. Tial la „logiko“ de la „Skolo“ ne
povas esti pura logiko en strikta, scienca senco, sed „logiko plus diversaj
normaj premisoj“, kiuj al la „Skolo“ ial shajnas memkompreneblaj. Pli bone
dirite, chi tie temas pri lingvonorma
rezonado - bedaurinde ne surbaze de la validaj normoj de la Bulonja
Deklaracio, kio estus tute en ordo, sed lau
la privata doktrino de Shulco.
Lau Shulco (1985) la „Kvinlingva Gramatiko vere permesas
per apliko de la logiko determini la tutan lingvon ghis la plej lastaj
detaloj“. Alivorte: la „baza kodo“ rolas kiel norma premisaro. Sed ghi ne
sufichas: nur se la Gramatiko estus (kompleta) aksiomosistemo, ghi liverus
chiujn bezonatajn premisojn. Ni jam konstatis, ke tia ghi ne estas. Ankau la „Analiza Skolo“
ne povas ignori, ke la „baza kodo“ - ech se ghi havus aksioman karakteron - en
la dirita senco ne estus kompleta.
Do la „Skolo“ bezonas kompletigajn normfontojn.
Trarigardante la verkojn de la „Skolo“, oni ekkonas, ke kiel tiaj servas i.a.
• nesistemaj lingvoplanadaj konsideroj,
• etimologiaj konjektoj (Shulco 1987, p. 56),
• ia „logika instinkto“ (Shulco 1987, p. 194, p.
196), kiu ne klare estas distingebla de romanista (latinida) lingvosento,
• la reguloj kaj modeloj de la Ekzercaro (Shulco
1991, p. 11), sub la kondicho, ke ili ne kontrauas la „bazan kodon“. (Do, la
Ekzercaro rolas chi tie kiel legho de malpli alta rango; ni jam klarigis, ke
tio estas erara, char ghi estas samranga.)
• Krome, autoritatan, kvazau-norman karakteron
havas ankau la verkaro de Ludoviko Mimoo.
Oni povas pridubi, chu la „Skolo“ plene konscias,
ke ghi chi tie enkondukis normojn, kaj kiajn. Kiel ajn - en chiu okazo surbaze
de tiuj normfontoj ghi facile povas dedukti au „malkovri“ novajn regulojn; kaj
chiu nova regulo povas kolizii kun jam ekzistantaj elementoj de la Ekzercaro au
de la tradicia lingvouzo. Per tio la „Skolo“ daure povas trovadi novajn „erarojn“
forigendajn. La rezulto de la konstanta malkovrado de novaj reguloj kaj
forigado de „eraroj“ estas propra varianto au dialekto de Esperanto, kiun oni
povus nomi „Regula Esperanto“. Ghian aspekton determinas ne „la logiko“, sed la
kashe enkondukitaj normaj premisoj. Ne mirige, ke ghi aspektas iom latinida.
La „Skolo“ provas akceptigi sian dialekton helpe de
la prestigho de la nocio „logiko“, kiu servas kiel Troja chevalo por -
supozeble ech bonafide (!) - kontrabandi la diritajn parte dubajn kaj disputindajn
normfontojn. Shulco kredas kaj kredigas per sia emocia, retorike lerta stilo,
ke jam en la nura logiko - „la
unika, universala, al chiuj homoj komuna logiko, kiu estas tiu de la scienco“
(Shulco 1985) - la „Skolo“ posedas la universalan solvometodon por chiuj
lingvaj problemoj. Tiu kredo ofte sorbigas liajn eldirojn per certa morala
patoso. Tial li emas en la nomo de la neerarpova logiko kategorie ordoni au
malpermesi, kie eblas nur modestaj privataj konsiloj, kiuj, ech se akcepteblaj,
neniel estas devigaj.
Resumo
Resume ni povas diri:
• En Esperanto ne
absoluta senescepteco, sed kiel eble plej granda taugeco kiel internacia lingvo
estas la plej grava principo.
• La Fundamento ne estas
aksiomaro, sed ia legho.
• Chiuj partoj de la
Fundamento estas samrangaj.
• Kaze de
normkolizioj interne de la Fundamento temas ne pri logikaj kontraudiroj au
eraroj, sed pri esceptoreguloj.
• La Ekzercaro povas
enhavi preserarojn, sed ne lingvajn erarojn.
Interesatoj pri la tuta temo povas trovi pliajn
detalojn en mia studo „Kontribuoj al la norma esperantologio“;
vd. la suban literaturliston.
Apendico
Zamenhof: Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo
Internacia
(Zamenhof 1929,
eltirajho)
Dum Esperanto bonege kontentigas chiujn
postulojn, kiuj povas esti farataj al lingvo internacia (eksterordinara facileco,
precizeco, richeco, natureco, vivipoveco, fleksebleco, sonoreco k.t.p.), chiu
el tiuj projektoj penas plibonigi unu ian
flankon de la lingvo, oferante por tio chi kontrauvole chiujn aliajn flankojn. Tiel ekzemple multaj
el la plej novaj projektistoj uzas la sekvantan ruzajhon: sciante, ke la
publiko taksas chiun projekton konforme al tio, kiel al ghi rilatos la
instruitaj lingvistoj, ili zorgas ne
pri tio, ke ilia projekto estu efektive tauga
por io en la praktiko, sed nur pri tio, ke ghi en la unua minuto faru
bonan impreson sur la lingvistojn; por tio ili prenas siajn vortojn preskau
tute sen ia shangho el la plej gravaj jam ekzistantaj
lingvoj naturaj. Ricevinte frazon skribitan en tia projektita lingvo, la
lingvistoj rimarkas, ke ili per la unua fojo komprenis tiun chi frazon multe
pli facile ol en Esperanto - kaj la projektistoj jam triumfas kaj anoncas, ke
ilia „lingvo“ (se ili iam finos ghin) estos pli bona ol Esperanto. Sed chiu prudenta homo tuj konvinkighas, ke tio
chi estas nur iluzio, ke al la malgrava principo, elmetita pro montro
kaj allogo, tie chi estas oferitaj la principoj plej gravaj (kiel ekzemple la facileco de la lingvo por la nekleruloj,
fleksebleco, richeco, precizeco k.t.p.), kaj ke, se simila lingvo ech povus
esti iam finita, ghi en la fino nenion donus! Char se la plej grava merito de
la lingvo internacia konsistus en tio, ke ghi kiel eble plej facile estu tuj
komprenata de la instruitaj lingvistoj,
ni ja por tio chi povus simple preni ian lingvon, ekzemple la latinan, tute sen iaj shanghoj, - kaj la
instruitaj lingvistoj ghin ankorau pli facile komprenos per la unua fojo! La
principo de kiel eble plej malgranda shanghado de la naturaj vortoj ne sole
estis bone konata al la autoro de la lingvo Esperanto, sed ghuste de li la novaj projektistoj ja prenis tiun
chi principon: sed dum Esperanto prudente kontentigas tiun chi principon lau mezuro de ebleco, penante plej
zorge, ke ghi ne kontrauagadu al aliaj pli
gravaj principoj de lingvo internacia, la projektistoj turnas la tutan
atenton nur sur tiun chi principon,
kaj chion alian, nekompareble pli gravan, ili fordonas kiel oferon, char kunigi
kaj konsentigi inter si diversajn principojn ili ne povas kaj ech ne havas
deziron, char ili mem ne esperas doni ion pretan kaj taugan, sed ili volas nur
fari efekton.