Fundamento de Homaranismo (1985)
A. La plej supera principo
Artikolo 1. Chiu
laupove kunhelpu realigi la universalan pacon, kaj faru nenion, kio minacas
ghin.
B. La paco inter la homoj
Artikolo 2. Chiuj
homoj devas sin reciproke respekti rilate siajn interesojn kaj bezonojn.
Rimarko: Tio chi estas moderna,
precizigita formo de la „Ora Regulo“ („Kiel vi volas, ke la homoj faru al vi,
faru ankau al ili tiel same“ - „Kion vi ne
deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankau ne faru al ili“). Tiu chi
regulo trovighas en multaj etikoj, ekz. en la china, hinduisma, juda, kristana,
islama; che Konfuceo, Thales, Augustinus, Albertus Magnus, Thomas el Aquino,
Hobbes, Voltaire, Herder, Zamenhof kaj multaj aliaj.
Vd. ekz.: Malnova Testamento, Tobio
4.16 (apokrifa); Nova Testamento, Sankta Mateo 7, 12 kaj Sankta Luko 6, 31;
Konfuceo, Lun-yü XV, 23; Mahabharata XIII, 5571; Zamenhof, Deklaracio pri
Homaranismo X.b. kaj Deklaracio de Hilelisto (Homarano) 10.b.
Cetere, tiu regulo premisas sufichan
konon de la interesoj kaj bezonoj, do komunikadon.
Artikolo 3. Pere de
edukado la individuaj agresoj devas esti socialigitaj tiel, ke ili ne efikas detrue.
Rimarko: Sekvante la difinon
de „agreso“ en la etologio, ni uzas „agreso“ kiel sinonimon de „agresiva
konduto“, sen antaue balasti la nocion per teoria interpreto.
Agresiva konduto estas vershajne
parte lernita kaj parte - ligita ekz. kun la emocio kolero - denaska. Kiel ajn,
ne estas dezirinde, tute fortrejni
ghin; char ghi posedas ankau pozitivajn funkciojn. Por ekzemplo, ankau la
batalo por la bona, por la paco neeviteble entenas agresivan komponanton.
Artikolo 4. La
denaskaj kontrauantoj de la agreso (grupigho, malkolerigaj apeloj) devas esti
utiligataj. La kulturaj ritoj aplikantaj ilin - ekz. festoj, salutformoj,
ghentilaj manieroj - devas esti flegataj.
Rimarko: Tiu chi artikolo bazighas
sur ekkonoj de la etologio, klarigantaj la gravajn pacigajn efikojn
de kulturaj ritoj; do tute ne temas nur pri sensencaj formalajhoj, pri nura
tradicia balasto. Tamen, tiuj ekkonoj kompreneble ne malpermesas shanghojn kaj
reformojn de tiaj sociaj normoj.
Artikolo 5. Chiu homo
lernu rigardi la tutan homaron kvazau kiel unu familion kaj unu nacion.
Artikolo 6. Chiu homo
lernu tolereman bazan sintenon. Chiu lernu kompreni, ke bunta diverseco de
kulturoj, civilizacioj kaj vivmanieroj plibonigas la shancojn por la
pluvivado de la homa specio kaj pro tio estas dezirinda.
Artikolo 7.
Internaciaj komunikadobaroj devas esti forigataj.
Artikolo 8. Chiu homo
estu sperta, krom pri la naciaj au aliaj kulturo kaj civilizacio, al kiuj
li/shi apartenas, ankau pri la evoluantaj pacaj mondkulturo kaj -civilizacio,
kiuj lastaj estas destinitaj ligi sin kun la unue menciitaj al federacia
sistemo. Chiu homo identigu sin kun tiuj mondkulturo kaj -civilizacio kaj
kunlaboru pri iliaj evoluigoj. Mallonge dirite: Chiu estu konscia homarano.
Artikolo 9. Chiu homo
posedu, krom sia gepatra lingvo, la internacian lingvon Esperanto, „tia, kia
ghi estas difinita
per sia Fundamento, per la verkaro de ghia iniciatinto kaj per la ghenerala
lingvouzo kontrolita de la Akademio de Esperanto.“
Artikolo 10. Chiuj
shtatoj kaj chiu unuopa homo devas strikte obei la Gheneralan Deklaracion pri
la Homaj Rajtoj de la 10-a de Decembro 1948.
Artikolo 11. Iom post
iom federacie strukturita tutmonda shtato devas esti establita. Precipe
ekzistu tutmonda kortumo, kiu devige decidas en chiuj internaciaj konfliktkazoj,
kaj kies decidojn, se necese, akceptigu internacia ekzekutivo, kiu estu ekipita
per la necesaj potencrimedoj.
Artikolo 12. Chiuj
gravaj tutmondaj monopoloj au oligopoloj, precipe la grandaj krudajhaj
provizejoj, devas esti internaciigitaj.
Artikolo 13. Per
naskolimigo oni zorgu, ke neniu popolo kresku pli forte, ol materialaj
provizajhoj kaj ekologiaj necesoj tion permesas (vidu ankau artikolon 15),
por ke ghi ne falu sub la neceson ekspansii.
Rimarko: La artikolo diras nenion pri
la aplikendaj metodoj por la naskolimigo.
C. La paco en la interno de la homo
Artikolo 14. Chiu homo
vivu en harmonio kun si mem, t.e. kun la tutajho de la fizikaj kaj
psikaj sistemoj, el kiuj li/shi konsistas. Tio premisas, ke chiu homo lernu, precize
kaj distinge percepti, kio okazas en shia/lia interno (memkomunikado au interna
komunikado).
D. La paco inter homo kaj medio
Artikolo 15. Chiu homo vivu konforme al la ekologiaj necesoj.
E. Formalaj reguloj
Artikolo 16. Al tiu chi
Fundamento nur ia centra institucio, kiu havas nedisputeblan autoritatecon por
la tuta homaranistaro, povas aldoni, en okazoj de efektiva neceseco, post matura
prijughado, amendajn artikolojn.
Artikolo 17. Leghoj
de la tutmonda shtato kaj tutmonde validaj internaciaj kontraktoj nuligas
kontrauajn artikolojn de tiu chi Fundamento.
Artikolo 18. Sciencaj
ekkonoj tutmonde akceptitaj nuligas chiujn kontrauajn preskribojn de leghoj kaj
kontraktoj, kaj chiujn kontrauajn artikolojn de tiu chi Fundamento.
Rimarko: „Tutmonde akceptitaj“ chi
tie kompreneble devas esti interpretata kiel „akceptitaj de la personoj, kiuj
kapablas prijughi la ekkonojn, de la koncernaj fakuloj“.
Artikolo 19. Escepte de
la diritaj okazoj, neniu havas la rajton fari iajn shanghon au aldonon en tiu chi
Fundamento.