Zamenhof:

La espero

 


En la mondon venis nova sento,

Tra la mondo iras forta voko;

Per flugiloj de facila vento

Nun de loko flugu ghi al loko.

 

Ne al glavon sangon soifanta

Ghi la homan tiras familion:

Al la mond’ eterne militanta

Ghi promesas sanktan harmonion.

 

 

Sub la sankta signo de l’ espero

Kolektighas pacaj batalantoj,

kaj rapide kreskas la afero

Per laboro de la esperantoj.

 

Forte staras muroj de miljaroj

Inter la popoloj dividitaj ;

Sed dissaltos la obstinaj baroj,

per la sankta amo disbatitaj.

 

 

Sur neutrala lingva fundamento,

Komprenante unu la alian,

La popoloj faros en konsento

Unu grandan rondon familian.

 

Nia diligenta kolegaro

En laboro paca ne lacighos,

Ghis la bela songho de l’ homarao

Por eterna ben’ efektivighos.