Kosmopolita
humanismo
Ludoviko
Lazaro Zamenhof, konata kiel
kreinto - pli bone dirite: iniciatinto - de Esperanto, estas ankau iniciatinto
de movado kosmopolita, havanta ankau spiritualan komponanton: la homaranismo. Tiu homaranismo, pri kies
filozofia pliklarigado kaj disvolvado Zamenhof
okupighis dum sia tuta vivo, estis la chefa impulso de Zamenhof por estigi Esperanton, lia chefa celo; Esperanto
estis por li nur instrumento por atingi tiun celon. La bazan ideon de la homaranismo li jene priskribis: „Lingvo internacia havas la celon, krei inter la gentoj neutralan ponton
en rilato lingva; la homaranismo volas krei tian saman ponton en
chiuj rilatoj. La homaranismo estas nur plifortigita esperantismo, kaj
chiuj tion chi sentas, kvankam ne chiuj volas tion chi laute diri.“
Konforme al tiu chi baza ideo la celo de la homaranismo estas la
spirita-politika unueco en diverseco
de la homaro. Popoloj kaj religioj ne estu unuformigitaj, sed la diversaj
historie kreskintaj kaj shanghighantaj kulturoj estu kunligataj al unu kvazau
„federacieca“ tutajho, al paca mondordo. La homaranismo volas helpi krei la
koncernajn intelektajn, spiritualajn kaj emociajn kondichojn. Kiom da tiaj
kondichoj ekzistas, tiom da flankoj la homaranismo povas havi:
• Ghi iusence estas politika movado por mondaj
organizajhoj kiel la Unuighintaj Nacioj, kaj por la homaj rajtoj;
• ghi partoprenas en la planlingva movado de Esperanto;
• ghi estas humanisma moralfilozofio, al kiu apartenas la
ideo de „moralplanado“ analoga al la lingvoplanado;
• ghi havas psikohigienan komponanton kaj celas al vivado
en harmonio kaj interkonsento kun la biologia naturo de la homo; alie ol
multaj aliaj moralsistemoj ghi malakceptas la „sanktan militon“ kontrau tiu naturo;
• ghi havas ekologian flankon, char la homa familio estas
por ghi nur parto de la „grandfamilio de l’ vivo", la biosfero, kies
interesojn la homa familio nepre devas respekti;
• ghi helpas estigi sciencon kaj teknologion por
intelekte kaj emocie pacigi kaj unuigi la homaron.
La jhus diritaj ecoj kune konsistigas ian kosmopolitan humanismon.
Krom tio Zamenhof intencis doni al la homaranismo ankau spiritualan
flankon. Tiu chi estis destinita kunvenigi homojn de diversaj religioj kaj mondrigardoj
al intershangho de informoj kaj ideoj kaj al komunaj spiritualaj festoj, ne
devigante ilin al specifa religia doktrino. La festoj estu interreligie-ekumenaj
- simbola esprimo kaj psikologie efika komuna konfirmado de toleremo kaj aliaj
bazaj valoroj etikaj.
Tiu chi spirituala komponanto estis
kaj estas pridisputata, ech inter la adeptoj de la homaranismo. Sed chiu
homarano povas mem decidi, chu li deziras proprigi ghin al si.
Noto pri la nocio
“hilelismo”: La praaj formo kaj nomo de la homaranismo estis “hilelismo”. Zamenhof
klarigis: “La ideo de homaranismo naskighis de la antaue ekzistinta ideo de
‘hilelismo’, de kiu ghi distingighas nur per tio, ke la hilelismo koncernis nur
unu homan grupon, dum la homaranismo koncernas chiujn popolojn kaj religiojn.” “Por
tushi nenies gentan au eklezian ambicion, la homaranoj jam mem .. forigis la
nomon ‘hilelismo’ kaj anstatauigis ghin per la absolute sengenta, seneklezia
kaj senpersona nomo ‘homaranismo’.” Hilelo estis granda juda rabeno; la aludita
homa grupo estas tiu de la judoj. Hilelo jene formulis gravan moralan
universalajhon, nome la Oran Regulon: “La tuta esenco de nia religio estas la legho ‘agu kun aliaj tiel, kiel
vi volas, ke oni agu kun vi’; chio alia estas nur komentarioj.” (Talmudo, Shabbat 31a)
Kontakto: Info-Servo