Difino de la nocio
norma au preskriba
esperantologio
Norma au preskriba
esperantologio estas la scienco pri la validaj normaj bazoj de Esperanto,
pri ghia (hierarkia) normsistemo (1. Bulonja Deklaracio, 2. Fundamento kun
Oficialaj Aldonoj, 3. komuna lingvouzo, 4. Zamenhofa stilo); el tio ghi
deduktas, kio estas gramatike ghusta kaj stile bona Esperanto. Tiucele ghi
sisteme kaj konsekvence aplikas la normsciencan metodaron, precipe la
(norm-)logikon, la semantikan kaj teleologian norminterpretadojn kaj la
kompletigon de normoj helpe de la formala teleologio. La formala teleologio -
t.e. la formala teorio de racie celkonforma agado - estas parte ekvivalenta al
la normlogiko, char celoj povas esti rigardataj kiel kvazau-normoj. (La
normlogiko mem ne estas preskriba,
char ghi povas nur kontroli normojn au dedukti ilin el aliaj jam validaj
normoj, sed ghi ne povas mem krei normojn).