Universala
Deklaracio de homaj rajtoj (UN)
de la 10-a de Decembro 1948
Artikolo 1. Chiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj lau digno kaj rajtoj. Ili
posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco.
Artikolo 2. (1) Chiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu chi Deklaracio
validas same por chiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, chu lau raso,
hautkoloro, sekso, lingvo, religio, politika au alia opinio, nacia au socia
deveno, posedajhoj, naskigho au alia stato.
(2)
Plie, nenia diferencigo estu farata surbaze de la politika, jurisdikcia au
internacia pozicio de la lando au teritorio, al kiu apartenas la koncerna
persono, senkonsidere chu ghi estas sendependa, sub kuratoreco, nesinreganta
au sub kia ajn alia limigo de la suvereneco.
Artikolo 3. Chiu havas la rajtojn je vivo,
libereco kaj persona sekureco.
Artikolo 4. Neniu estu tenata en sklaveco au servuteco; sklaveco kaj sklavkomerco estu
malpermesitaj en chiuj siaj formoj.
Artikolo 5. Neniu suferu torturon au kruelan, nehoman au sendignigan traktadon au
punon.
Artikolo 6. Chiu rajtas esti chie agnoskita jure kiel perso.
Artikolo 7. Chiuj homoj estas jure egalaj, kaj
rajtas sen diskriminacio al egala jura protekto. Chiujn rajtas ricevi egalan
protekton kontrau kia ajn diskriminacio, kiu kontrauas tiun chi Deklaracion,
kaj kontrau kia ajn instigo al tia diskriminacio.
Artikolo 8. Chiu rajtas ricevi de la
kompetentaj naciaj tribunaloj efikan riparon pro agoj, kiuj kontrauas la
fundamentajn rajtojn, kiujn li havas lau la konstitucio au la leghoj.
Artikolo 9. Neniu suferu arbitrajn arestojn, malliberigon au ekzilon.
Artikolo 10. Chiu en plena egaleco rajtas je
justa kaj publika proceso antau sendependa kaj senpartia tribunalo, por prijugho
de liaj rajtoj kaj devoj kaj de kiu ajn kriminala akuzo kontrau li.
Artikolo 11. (1) Chiu akuzita pro punebla faro
rajtas, ke oni supozu lin senkulpa, ghis oni pruvos lauleghe llian kulpon en
publika proceso, en kiu li ricevis chiujn garantiojn necesajn por sia defendo.
(2)
Neniu estu konsiderata krimkulpa pro kia ajn ago au neago, kiu ne konsistigis
puneblan faron, lau nacia au internacia juro, en la tempo, kiam ghi estis
farita. Same tiel, ne estu aljughita pli severa puno ol tiu, kiu estis aplikebla
en la tempo, kiam la punebla faro estis plenumita.
Artikolo 12. Neniu suferu arbitrajn intervenojn en sian privatecon, familion, hejmon au
korespondadon, nek atakojn kontrau sia honoro au reputacio. Chiu rajtas ricevi
juran protekton kontrau tiaj intervenoj au atakoj.
Artikolo 13. (1) Chiu havas la rajton libere
movighi kaj loghi interne de la limoj de kiu ajn shtato.
(2)
Chiu rajtas eliri el kiu ajn lando, inkluzive la propran kaj reveni en sian
landon.
Artikolo 14. (1) Chiu rajtas peti kaj ricevi en
aliaj landoj azilon kontrau persekuto.
(2) Tiu
rajto ne estas alvokebla en kazoj de persekutaj akuzoj malfalse levitaj pro
ne-politikaj krimoj au pro agoj kontrau la celoj kaj principoj de Unuighintaj
Nacioj.
Artikolo 15. (1) Chiu rajtas havi shtatanecon.
(2) Al
neniu estu arbitre forprenita la shtataneco, nek rifuzita la rajto shanghi
sian shtatanecon.
Artikolo 16. (1) Plenaghaj viroj kaj virinoj,
sen ia ajn limigo pro raso, nacieco au religio, rajtas edzighi kaj fondi
familion. Iliaj rajtoj estas egalaj koncerne la geedzighon, dum la geedzeco kaj koncerne eksedzighon.
(2)
Geedzigho okazu sole lau libera kaj plena konsento de la geedzighontoj.
(3) La
familio estas la natura kaj fundamenta grupunuo de la socio, kaj ghi rajtas
ricevi protekton de la socio kaj de la shtato.
Artikolo 17 (1) Chiu rajtas proprieti havajhon kaj sola kaj en asociigho kun aliaj.
(2) Al
neniu estu arbitre forprenita lia proprieto.
Artikolo 18. Chiu havas la rajton je libereco de penso, konscienco kaj religio; tiu chi
rajto inkluzivas la liberecon havi opiniojn sen intervenoj de aliaj, kaj la
rajton peti, ricevi kaj komuniki informojn kaj ideojn per kiu ajn rimedo kaj
senkonsidere pri la landlimoj.
Artikolo 20. (1) Chiu havas la rajton je libereco de pacema kunvenado kaj asociigho.
(2)
Neniu estu devigita aparteni al asocio.
Artikolo 21. (1) Chiu homo rajtas partopreni la regadon de sia lando, au rekte au pere
de libere elektitaj reprezentantoj.
(2)
Chiu rajtas je egala altiro al publika servo en sia lando.
(3) La
volo de la popolo estu la bazo de la autoritato de la registaro; tiu volo estu
esprimata per regulaj kaj autentikaj elektoj, kiuj okazu per universala kaj
egala balotrajto, kaj per sekreta vochdono au ekvivalentaj liberaj vochdonaj
proceduroj.
Artikolo 22. Chiu, kiel membro de la socio, havas rajton je socia sekureco kaj povas
postuli la realigon, per naciaj klopodoj kaj internacia kunlaboro, kaj
konforme al la organizo kaj disponeblaj rimedoj de chiu shtato, de tiuj
ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj, kiuj estas nepre necesaj por lia digno
kaj por la libera disvolvigho de lia personeco.
Artikolo 23. (1) Chiu havas rajton je laboro, je libera elekto de sia okupo, je justaj
kaj favoraj laborkondichoj kaj je protekto kontrau senlaboreco.
(2)
Chiu, sen ia ajn diskriminacio, rajtas ricevi egalan salajron pro egala
laboro.
(3)
Chiu, kiu laboras, rajtas ricevi justan kaj favoran kompenson, kiu certigu por
li mem kaj por lia familio ekziston konforman al homa digno,kaj kiun
suplementu, launecese, aliaj rimedoj de socia protekto.
(4)
Chiu rajtas formi kaj alighi sindikatojn por protekto de siaj interesoj.
Artikolo 24. Chiu havas rajton je ripozo kaj libertempo, inkluzive racian limigon de
la laborhoroj kaj periodajn feriojn kun salajro.
Artikolo 25. (1) Chiu havas rajton je vivnivelo adekvata por la sano kaj bonfarto de si
mem kaj de sia familio, inkluzive de nutrajho, vestajhoj, loghejo kaj medicina
prizorgo kaj necesaj sociaj servoj, kaj la rajton je sekureco en okazo de
senlaboreco, malsano, malkapablo, vidvineco, maljuneco au alia perdo de la
vivrimedoj pro cirkonstancoj ekster sia povo.
(2)
Patrineco kaj infaneco rajtigas al specialaj prizorgoj kaj helpo. Chiuj
infanoj, egale chu ili naskighis en au ekster geedzeco, ricevu saman socian
protekton.
Artikolo 26. (1) Chiu havas rajton je edukigho. La edukado estu senpaga, almenau en la
elementa kaj fundamenta stadioj. La elementa edukado estu deviga. La teknika
kaj porprofesia edukado estu ghenerale akirebla, kaj pli alta edukado estu
egale akirebla por chiuj lau ties meritoj.
(2)
Edukado celu la plenan disvolvon de la homa personeco kaj plifortigon de la respekto
al la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj. Ghi kreskigu komprenon, toleron
kaj amikecon inter chiuj nacioj, rasaj au religiaj grupoj, kaj antauenigu la
agadon de Unuighintaj Nacioj por konservo de paco.
(3)
Gepatroj havas unuavican rajton elekti la specon de la edukado, kiun ricevu
iliaj infanoj.
Artikolo 27. (1) Chiu rajtas libere partopreni la kulturan vivon de la komunumo, ghui
la artojn kaj partopreni sciencan progreson kaj ghiajn fruktojn.
(2)
Chiu havas rajton je protekto de moralaj kaj materialaj interesoj rezultantaj
el eventualaj sciencaj, literaturaj au artaj produktajhoj, kiujn li autoris.
Artikolo 28. Chiu havas rajton je socia kaj internacia organizo, en kiu la rajtoj kaj
liberecoj difinitaj en chi tiu Deklaracio povas esti plene realigitaj.
Artikolo 29. (1) Chiu havas devojn al la komunumo, en kiu, sole, estas ebla la libera
kaj plena disvolvigho de lia personeco.
(2) En
la uzado de siaj rajtoj kaj liberecoj, chiu estu subigita sole al tiuj limigoj,
kiuj estas jure difinitaj ekskluzive kun la celo certigi adekvatan
rekonon kaj respekton por la rajtoj kaj liberecoj de aliaj kaj por konformighi
al justaj postuloj de moralo, publika ordo kaj ghenerala bonfarto en demokrata
socio.
(3)
Tiuj chi rajtoj kaj liberecoj estas en neniu okazo efektivigeblaj kontraue al
la celoj kaj principoj de Unuighintaj Nacioj.
Artikolo 30. Nenio en chi tiu Deklaracio estu interpretita kiel implico, ke iu ajn
shtato, grupo au persono iel ajn rajtas entrepreni ian ajn agon, kiu celus
detrui kiun ajn el la rajtoj kaj liberecoj chi-ene difinitaj.
Presita kun speciala permeso de
la tradukinto, Ivo Lapenna 1987.