Zamenhof: Deklaracio pri homaranismo (1913)
(Privata propono nedeviga por la
homaranismo)
Mi estas
homarano: tio signifas, ke mi gvidas min en la vivo per la sekvantaj principoj:
Prireligia
artikolo:
X. Konsciante, ke religio devas esti nur afero de sincera
kredo, sed ne ludi la rolon de hereda genta disigilo, mi nomas mia religio
nur tiun religion au religianstatauantan sistemon, je kiu mi efektive kredas.
Sed kia ajn estas mia religio, mi konfesas ghin lau la neutrale-homaj
principoj „homaranaj“, kiuj konsistas en jeno:
a) La plej altan por mi ne kompreneblan Forton, kiu estas la
kauzo de la kauzoj en la mondo materia kaj morala, mi povas nomi per la nomo
„Dio“ au per alia nomo, sed mi konscias, ke la esencon de tiu Forto chiu havas
la rajton prezenti al si tiel, kiel diktas al li lia prudento kaj koro au la
instruoj de lia eklezio. Neniam mi devas malami au persekuti iun pro tio, ke
lia kredo estas alia ol mia.
b) Mi konscias, ke la esenco de la veraj religiaj ordonoj
kushas en la koro de chiu homo sub la formo de konscienco, kaj ke la chefa por
chiuj homoj deviga principo de tiuj ordonoj estas: agu kun aliuloj tiel, kiel
vi dezirus, ke aliuloj agu kun vi: chion alian en la religio mi rigardas kiel
aldonojn, kiujn chiu homo, konforme al sia kredo, havas la rajton rigardi au
kiel devigajn por li dirojn de Dio, au kiel komentariojn, kiujn miksite kun legendoj
donis al ni diversgentaj grandaj instruintoj de la homaro, kaj kiel morojn,
kiuj estas starigitaj de homoj kaj kies plenumado au neplenumado dependas de
nia volo.
c) Se mi kredas je neniu el la ekzistantaj revelaciaj
religioj, mi ne devas resti en iu el ili sole pro motivoj gentaj kaj per mia
restado erarigi la homojn pri miaj konvinkoj kaj herede nutri per senfinaj generacioj intergentan disecon, sed mi devas - se la
leghoj de mia lando tion permesas - malkashe kaj oficiale nomi min „liberkreda“, ne identigante tamen la
liberkredon speciale kun ateismo, sed rezervante al mia kredado plenan liberecon.
Kiam en mia loghloko ekzistos komuninterkonsente aranghita, plenforme
organizita sengenta kaj sendoktrina komunumo de liberkredanoj, al kiu mi povas
alighi kun plena kontenteco por mia konscienco kaj por la bezonoj de mia koro,
tiam - por fiksi fortike kaj precize mian
religian neutralecon kaj savi mian posteularon kontrau senprogrameco kaj
konsekvence kontrau refalo en gente-religian shovinismon, mi devas alighi al
tiu liberkreda komunumo tute oficiale kaj heredigeble
kaj akcepti por mi ghian neutralan nomon, ghiajn komunumajn aranghojn, ghiajn
nedevigajn neutrale-homajn festojn kaj morojn, ghian neutrale-homan kalendaron
k.t.p.; ghis tiu tempo mi povas resti oficiale alskribita al tiu religio, en kiu mi naskighis, sed mi devas chiam
aldoni al ghia nomo la vorton „liberkreda“, por montri, ke mi alkalkulas min
al ghi nur provizore, laumore kaj administre.