Zamenhof: Deklaracio pri homaranismo (1913)
(Privata propono nedeviga por la
homaranismo)
Mi estas
homarano: tio signifas, ke mi gvidas min en la vivo per la sekvantaj principoj:
I. Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion;
la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj
gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfelichoj,
kiu pli au malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi lau
mia povo.
II. Mi vidas en chiu
homo nur homon, kaj mi taksas chiun homon nur lau lia persona valoro kaj agoj.
Chian ofendadon au premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento,
alia lingvo au alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.
III. Mi konscias, ke chiu lando apartenas ne al tiu au alia
gento, sed plene egalrajte al chiuj siaj loghantoj, kian ajn supozatan
devenon, lingvon, religion au socian rolon ili havas; la identigadon de la
interesoj de unu lando kun la interesoj de tiu au alia gento au religio kaj la
pretekstadon de iaj historiaj rajtoj, kiuj permesas al unu gento en la lando
regi super la aliaj gentoj kaj forrifuzi al ili la plej elementan kaj naturan
rajton je la patrujo, mi rigardas kiel restajhon el la tempoj barbaraj, kiam
ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo.
IV. Mi konscias, ke chiu regno kaj chiu provinco devas porti
nomon neutrale-geografian, sed ne la nomon
de ia gento, lingvo au religio, char la gentaj nomoj, kiujn portas ankorau
multaj landoj de la malnova lando, estas la chefa kauzo, pro kiu la loghantoj
de unu supozata deveno rigardas sin kiel mastrojn super la loghantoj de alia
deveno. Ghis la tempo, kiam tiuj landoj ricevos nomojn neutralajn, mi devas
almenau en interparolado kun miaj samprincipanoj nomi tiujn landojn lau iliaj
chefurboj kun aldono de la vorto „regno“, „provinco“ k.t.p.
V. Mi konscias, ke en sia privata vivo chiu homo havas
plenan kaj nedisputeblan rajton paroli tiun lingvon au dialekton, kiu estas por
li plej agrabla, kaj konfesi tiun religion, kiu plej multe lin kontentigas, sed
en komunikighado kun homoj de aliaj lingvoj au religioj li devas peni uzi
lingvon neutralan kaj vivi lau etiko kaj moroj neutralaj. Mi konscias, ke por
samregnanoj kaj samurbanoj la rolon de lingvo neutrala povas ludi la lingvo
regna au tiu kultura lingvo, kiun parolas la plimulto de la lokaj loghantoj,
sed ke tio devas esti rigardata nur kiel poroportuneca cedo de la malplimulto
al la plimulto, sed ne kiel ia humiliga tributo, kiun shuldas gentoj mastrataj
al gentoj mastrantaj. Mi konscias, ke en tiaj lokoj kie batalas inter si
diversaj gentoj, estas dezirinde, ke en la publikaj institucioj estu uzata
lingvo neutrale-homa, au almenau krom la gentlingvaj kulturejoj tie ekzistu
ankau specialaj lernejoj kaj kulturaj institucioj kun lingvo neutrale-homa,
por ke chiuj dezirantoj povu cherpi kulturon kaj eduki siajn infanojn en
senshovinisma spirito neutrale-homa.
VI. Char mi konscias, ke la reciproka malpaco inter la homoj
neniam chesos, ghis la homoj alkutimighos starigi la nomon „homo“ pli alte,
ol la nomon de gento, kaj char la tro nepreciza vorto „popolo“ ofte donas
kauzon al genta shovinismo, disputoj kaj malbonuzoj kaj ofte malame dividas
inter si la filojn de la sama lando au ech de la
sama gento, tial je la demando, al kiu popolo mi alkalkulas min, mi respondas:
mi estas homarano; nur tiam, kiam oni demandas min speciale pri mia regno,
provinco, lingvo, deveno au religio, mi donas pri tio precizajn respondojn.
VII. Mia patrolando mi nomas tiun landon, en kiu mi naskighis;
mia hejmolando mi nomas tiun landon, en kiu mi estas konstanta, fikshejma loghanto. Sed char pro la nedifiniteco de la vorto „lando“ la vortoj „patrolando“ kaj
„hejmolando“ estas tre neprecizaj kaj ofte kauzas disputojn kaj malpacon kaj
malamike disigas inter si la filojn de la sama
terpeco, tial en tiuj dubaj okazoj mi evitas tiujn neprecizajn vortojn kaj
uzas anstatau ili la pli precizajn vortojn „patruja regno“, „patruja regiono“,
„patruja urbo“, „hejma regno“, „hejma regiono“, „hejma urbo“.
VIII. Patriotismo mi nomas la servadon al la bono de chiuj miaj
samhejmanoj, kian ajn devenon, lingvon, religion au socian rolon ili havas.
La servadon speciale al la interesoj de unu gento au la malamon kontrau alihejmuloj
mi neniam devas nomi patriotismo. Mi konscias, ke profunda amo al sia patrujo
kaj al sia hejmo estas afero tute natura kaj komuna al chiuj homoj, kaj nur
nenormalaj eksteraj cirkonstancoj povas paralizi tiun tute naturan senton.
Tial se en mia hejmo chiuj laboroj estas ekspluatataj por la oportuneco au
gloro de unu speciala gento kaj tio paralizas mian entuziasmon por socia
laborado au ech devigas mi revi pri alia hejmolando, mi ne devas malesperi, sed
mi devas konsoli min per la kredo, ke la nenormala stato en mia hejmo pli au
malpli frue pasos kaj miaj filoj au nepoj
plene ghuos tiun fortigan entuziasmon, kiun en mi paralizis la maljusteco de
miaj samhejmanoj.
IX. Konsciante, ke lingvo devas esti por la homo ne celo, sed
nur rimedo, ne disigilo, sed unuigilo, kaj ke la lingva shovi-nismo estas unu
el la chefaj kauzoj de malamo inter la homoj, mi neniam gentan lingvon au dialekton
devas rigardi kiel mian sanktajhon, kiel ajn mi ghin amus, nek fari el ghi mian
batalan standardon. Kiam oni min demandas speciale pri mia lingvo gepatra, mi
nomas senshovinisme tiun lingvon au dialekton, en kiu mi en mia infaneco
parolis kun miaj gepatroj; kiam oni demandas speciale pri mia lingvo persona,
mi - gvidante min per neniaj shovinismaj konsideroj - nomas tiun lingvo, kiun
mi persone plej bone posedas au plej volonte uzas; sed kia ajn estas mia mia
lingvo gepatra au persona, mi devas posedi ankau tiun neutrale-homan lingvon,
kiun miaj samtempuloj uzas por rilatoj intergentaj, por ke mi ne bezonu miakulpe
altrudi al aliuloj mian lingvon kaj por ke mi havu moralan rajton deziri, ke
aliuloj ne altrudu al mi sian, kaj por ke mi povu sur senshovinisma bazo servi
al kulturo neutrale-homa.