Deklaracio pri la esenco de la Esperantismo

de la 9-a de Augusto 1905

 

Char pri la esenco de la Esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la Esperantismo en diversaj landoj de la mondo, kunvenintaj al la internacia Kongreso Esperantista en Boulogne-sur-Mer, trovis necesa lau la propono de la autoro de la lingvo Esperanto doni la sekvantan klarigon:

 

 

1.

1La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neutrale homa, kiu “ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpushi la ekzistantajn lingvojn naciajn”, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon komprenighadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigitaj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por chiuj popoloj.

 

2Chiu alia ideo au espero, kiun tiu au alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.

 

 

2.

Char en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri tio, ke lingvo internacia povas esti nur lingvo arta, kaj char el chiuj multegaj povoj, faritaj en la dauro de la lastaj du centjaroj, chiuj prezentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo efektive finita, chiuflanke elprovita, perfekte vivipova kaj en chiuj rilatoj pleje tauga montrighis nur unu sola lingvo, Esperanto, tial la amikoj de la ideo de lingvo internacia, konsciante ke teoria disputado kondukos al nenio kaj ke la celo povas esti atingita nur per laborado praktika, jam de longe chiuj grupighis chirkau la sola lingvo Esperanto kaj laboras por ghia disvastigado kaj richigado de ghia literaturo.

 

 

3.

1Char la autoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por chiam chiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas “nenies proprajho”, nek en rilato materiala, nek en rilato morala.

 

2Materiala mastro de tiu chi lingvo estas la tuta mondo kaj chiu deziranto povas eldonadi en kaj pri tiu chi lingvo chiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por chiaj eblaj celoj;

 

3kiel spiritaj mastroj de tiu chi lingvo estos chiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj la plej talentaj verkistoj en tiu chi lingvo.

 

 

4.

1Esperanto havas neniun personan leghdonanton kaj dependas de neniu aparta homo.

 

2Chiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de chiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan.

 

3La sola unu fojon por chiam deviga por chiuj esperantistoj fundamento de la lingvo estas la verketo “Fundamento de Esperanto”, en kiu neniu havas la rajton fari shanghon.

 

4Se iu deklinighas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj “tiel deziras au konsilas la autoro de Esperanto”.

 

5Chiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu trovighas en la “Fundamento de Esperanto”, chiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ghusta, tiel same, kiel estas farate en chiu alia lingvo.

 

6Sed pro plena unueco de la lingvo al chiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu trovighas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ghian spiriton.

 

 

5.

1Esperantisto estas nomata chiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ghin uzas.

 

2Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por chiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga.