Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj, — estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo : la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo. Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj aŭ disputoj, tiam aŭtoritata komitato, interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, se tiaj ŝanĝoj montriĝos necesaj; sed ĝis tiu tempo la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa, ĉar severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia ĝisnuna progresado kaj la plej grava kondiĉo por nia regula kaj paca progresado estonta. Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon! Tiun ĉi tre gravan principon la esperantistoj volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali, ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto.
Laŭ silenta
interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj
tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto : 1) La 16‑regula
gramatiko; 2) la « Universala Vortaro »;
3) la « Ekzercaro ». Tiujn ĉi tri verkojn la
aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li,
kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si
(almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ
tiuj ĉi leĝoj; li esperas, ke pro la bono de nia afero ankaŭ
ĉiuj aliaj esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi tri verkojn
kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto.
Por ke ia regno estu
forta kaj glora kaj povu sane disvolviĝadi, estas necese, ke ĉiu
regnano sciu, ke li neniam dependos de la kapricoj de tiu aŭ alia persono,
sed devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn
de sia lando, kiuj estas egale devigaj por la regantoj kaj regatoj kaj en kiuj
neniu havas la rajton fari arbitre laŭ persona bontrovo ian
ŝanĝon aŭ aldonon. Tiel same por ke nia afero bone progresadu,
estas necese, ke ĉiu esperantisto havu la plenan certecon, ke
leĝdonanto por li ĉiam estos ne ia persono, sed ia klare
difinita verko. Tial, por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj
kaj disputoj, kaj por ke ĉiu esperantisto sciu tute klare, per kio li
devas en ĉio sin gvidi, la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en
formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de
ĉiuj esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por Esperanto, kaj
li petas, ke la okuloj de ĉiuj esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al
li, sed al tiu ĉi libro. Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj
aŭtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie, ĉio, kio
troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por
ĉiuj; ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti
rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la
aŭtoro de Esperanto mem. Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en
la libro « Fundamento de Esperanto », devas esti rigardataj kiel
oficialaj; ĉio alia, kion mi verkis aŭ verkos, konsilas, korektas,
aprobas k.t.p., estas nur verkoj privataj, kiujn la esperantistoj — se
ili trovas tion ĉi utila por la unueco de nia afero — povas rigardadi kiel
modela, sed ne kiel deviga.
Havante la
karakteron de fundamento, la tri verkoj represitaj en tiu ĉi libro devas
antaŭ ĉio esti netuŝeblaj. Tial la legantoj ne miru, ke
ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu ĉi libro (precipe
en la angla parto) tute nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin
trovis en la unua eldono de la « Universala Vortaro ». Mi permesis al
mi nur korekti la preserarojn; sed se ia vorto estis erare aŭ
nelerte tradukita, mi ĝin lasis en tiu ĉi libro tute
senŝanĝe; ĉar se mi volus plibonigi, tio ĉi jam estus ŝanĝo,
kiu povus kaŭzi disputojn kaj kiu en verko fundamenta ne povas esti
tolerata. La fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun
siaj eraroj. La erareco en nacia traduko de tiu aŭ alia vorto
ne prezentas grandan malfeliĉon, ĉar, komparante la kuntekstan
tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran sencon de ĉiu
vorto; sed senkompare pli grandan danĝeron prezentus la ŝanĝado
de la traduko de ia vorto, ĉar, perdinte la severan netuŝeblecon, la
verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco, kaj,
trovante en unu eldono alian tradukon ol en alia, la uzanto nene havus la
certecon, ke mi morgaŭ ne faros ian alian ŝanĝon, kaj li perdus
sian konfidon kaj apogon. Al ĉiu, kiu montros al mi ian nebonan esprimon
en la Fundamenta libro, mi respondos trankvile : jes, ĝi estas eraro,
sed ĝi devas resti netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la
fundamenta dokumento, en kiu neniu havas la rajton fari ian
ŝanĝon. »
La « Fundamento
de Esperanto » tute ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro
kaj vortaro de Esperanto. Ho, ne! Kiu volas perfektiĝi en Esperanto, al
tiu mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn, multe pli bonajn
kaj pli vastajn, kiuj estas eldonitaj de niaj plej kompetentaj amikoj
por ĉiu nacio aparte kaj el kiuj la plej gravaj estas eldonitaj tre bone
kaj zorgeme, sub mia persona kontrolo kaj kunhelpo. Sed la « Fundamento de Esperanto » devas
troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida
dokumento, por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante
memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla, por ke
li povu ĉiam bone distingi la vortojn kaj regulojn oficialajn,
kiuj devas troviĝi en ĉiuj lernoverkoj de Esperanto, de la vortoj kaj
reguloj rekomendataj private, kiuj eble ne al ĉiuj esperantistoj
estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas aprobataj. La
« Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de
ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de
deflankiĝado de la vojo de unueco.
Mi diris, ke la
fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se eĉ
ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara. Tio ĉi
povus naski la penson, ke nia lingvo restos ĉiam rigida kaj neniam
disvolviĝos… Ho, ne! Malgraŭ
la severa netuŝebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon
ne sole konstante riĉiĝadi, se eĉ konstante pliboniĝadi
kaj perfektiĝadi; la netuŝebleco de la fundamento nur
garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝados ne per
arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado,
ne pernuligado aŭ sentaŭgigado de ni ĝisnuna literaturo, sed per
vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera. Pli detale mi
parolos pri tio ĉi en la Bulonja kongreso; nun mi diros pri tio ĉi
nur kelkajn vortojn, por ke mia opinio ne ŝajnu tro paradoksa :
1) Riĉigadi
la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsliĝado kun
tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia
lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo;
sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas
ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj
estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la « Fundamento »
ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre
trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj
vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en
la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento »
2) Se ia
aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ
regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi
aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi
formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo
malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon
malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas
en ĉiu natura lingvo. Sed, prezentante parton de la fundamento,
tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos
presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj,
kaj tiamaniere ni havos la certecon, ke eĉ ĉe la plej granda
perfektiĝado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko
Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj
kompreneblecon por la estontaj generacioj.
Mi montris en principo,
kiamaniere la severa netuŝebleco de la « Fundamento » gardos
ĉiam la unuecon de nia lingvo, ne malhelpante tamen al la lingvo ne sole
riĉiĝadi, sed eĉ konstante perfektiĝadi. Sed en la
praktiko ni (pro kaŭzoj jam multajn fojojn priparolitaj) devas
kompreneble esti tre singardaj kun ĉia « perfektigado »
de la lingvo : a) ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur
en okazoj de efektiva neceseco; b) fari tion ĉi (post matura
prijuĝado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu
havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro.
Mi finas do per la
jenaj vortoj :
1. pro la unueco de nia afero ĉiu bona
esperantisto devas antaŭ ĉio bone koni la fundamenton de nia
lingvo;
2. la fundamento de nia lingvo devas resti por
ĉiam netuŝebla;
3. ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra
institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la
ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj,
ĉio bona, kio ne troviĝas en la « Fundamento de
Esperanto », devas esti rigardata ne kiel deviga, sed nur kiel rekomendata.
La ideoj, kiujn mi
supre esprimis pri la Fundamento de Esperanto, prezentas dume nur mian privatan
opinion. Leĝan sankcion ili ricevos nur en tia okazo, se ili estos
akceptitaj de la unua internacia kongreso de esperantistoj, al kiu tiu ĉi
verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita.
L. Zamenhof.
Varsovio, Julio
1905.